Demando: Kion diras la Budho pri la origino de la universo?

El Vikio BRE
Redakto de 14:26, 9 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Kion diras la Budho pri la origino de la universo?

  Respondo: Estas tre interese, ke la budha eksplikado pri la universa origino tre proksimas al la vidpunkto de scienco. En la Aganna Sutro la Budho priskribis, ke la universo detruiĝis kaj denove estiĝis en la nunan formon dum longa periodo de sennombraj milionoj da jaroj. La unua vivo formiĝis sur la surfaco de akvo kaj denove disvolviĝis de simplaj al komplikaj organismoj post sennombraj jaroj. Li diris, ke ĉiuj tiuj procezoj estas senkomenca kaj senfina, kaj moviĝas tute pro naturaj kaŭzoj.