Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Kio estas la Unua Nobla Vero?

  Respondo: La Unua Nobla Vero estas, ke vivo estas sufera. Vivi estas suferi. Ne eblas vivi kun sperto de neniom da doloro kaj maltrankviliĝo. Ni devas elteni fizikajn suferojn kiel malsanon, vundiĝon, laciĝon, maljuniĝon kaj poste morton. Ni ankaŭ devas elteni psikajn suferojn kiel solecon, ĉagrenon, timon, embarasiĝon, malesperon, koleron, ktp.