Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

  Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo akirebla. Ĝi eble estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar en ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante sen konstanta deziro la spertojn prezentitajn de nia vivo, kaj sen timo malamo kaj kolero elportante malfacilaĵojn en nia vivo pacience. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ne plu obsedite de kontentigo al nia propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi ties bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.