Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

  Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas forigebla kaj feliĉo akirebla. Ĝi eble estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar per ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen konstanta deziro, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ne plu obsedite de kontentigo al nia propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn plenumi la bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.