Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Kio estas la Tria Nobla Vero?

  Respondo: La Tria Nobla Vero estas, ke sufero estas venkebla kaj feliĉo atingebla. Ĝi eble estas la plej grava el la Kvar Noblaj Veroj, ĉar per ĝi la Budho certigis al ni, ke veraj feliĉo kaj kontenteco estas atingeblaj. Ni fariĝas feliĉaj kaj liberaj kiam ni rezignas senutilan avidon kaj lernas pace vivi ĉiutage, ĝuante la spertojn prezentitajn de nia vivo sen konstanta deziro, kaj pacience elportante malfacilaĵojn en nia vivo sen timo, malamo kaj kolero. En tiu momento, nur en tiu momento, ni povas vivi perfekte. Ĉar ni ne plu estas obseditaj de kontentigo de nia propra egoisma deziro, ni trovas, ke ni havas sufiĉan tempon por helpi aliulojn kaj plenumi iliajn bezonojn. Tiu stato estas nomata Nirvano.