Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kio estas la Kvara Nobla Vero?

    Respondo: La Kvara Nobla Vero estas vojo kondukanta al forigo de sufero. La vojo estas nomita la Nobla Okera Vojo, kiu konsistas el Perfekta Kompreno, Perfekta Penso, Perfekta Parolo, Perfekta Konduto, Perfekta Vivrimedo, Perfekta Strebo, Perfekta Atentemo kaj Perfekta Koncentriĝo. Budhana praktikado konsistas el praktikoj al tiuj ok aferoj ĝis ili fariĝas pli perfektaj. Vi rimarkos, ke la ŝtupoj pri la Nobla Okera Vojo kovras ĉiujn aspektojn de vivo: intelektan, etikan, socian, ekonomian kaj psikan, kaj entenas ĉion, kion oni bezonas por havi bonan vivon kaj spiritan disvolviĝon.