Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?   Respondo: Karmo estas la plej grava faktoro, sed ne la ununura, kiu influas, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vo...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 16:34, 10 Maj. 2012

  Demando: Kio decidas, kie ni renaskiĝos?

  Respondo: Karmo estas la plej grava faktoro, sed ne la ununura, kiu influas, kie ni renaskiĝos kaj kian vivon ni havos. La vorto "karmo" signifas "agon" temantan pri nia konduto de interna menso. En aliaj vortoj, nia nuna stato estas decidita ĉefe de niaj penso kaj ago en la pasinteco. Same, kion ni pensas kaj agas nun influas, kio ni estos en la estonteco. Homo afabla kaj amema kutime renaskiĝas en ĉiela stato aŭ kiel homo kiu ĉefe ĝuas pleruzajn travivaĵojn. Homo maltrankvila, ĉagrena kaj ekstreme kruela kutime renaskiĝas en infera stato aŭ kiel homo, kiu ĉefe suferas dolorajn travivaĵojn. Homo, kiu disvolvas obsedantan avidon, fortajn dezirojn kaj brulajn ambiciojn neniam atingeblajn kutime renaskiĝas kiel malsata spirito, aŭ kiel homo turmentata de avido kaj deziro. Ĉiu ajn mensa kutimo forte disvolviĝinta en tiu ĉi vivo daŭros en la sekva vivo. Do multaj homoj renaskiĝas kiel homoj.