Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?

El Vikio BRE
Redakto de 15:38, 10 Okt. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kial monaĥoj kaj monaĥinoj razas la harojn?

  Respondo: Ĝenerale ni tre zorgas pri nia aspekto, kaj precipe pri nia hararo. Virinoj opinias, ke bona harmodo estas tre grava kaj viroj maltrankviliĝas pri la baldaŭa kalveco. Prizorgi nian hararon por ĝin beligi bezonas multe da tempo. Razinte la harojn monaĥoj kaj monaĥinoj havas pli da tempo por aferoj pli gravaj. Krome, razita kapo simbolas la ideon pli atenti pri la interna ŝanĝiĝo ol ekstera aspekto.