Demando: Kial homoj faras diversajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Kial homoj faras diversajn strangajn aferojn en budhismaj temploj?

  Respondo: Multaj aferoj ŝajnas strangaj al ni kiam ni ne komprenas ilin. Anstataŭ forigi tiajn aferojn kiel strangaĵojn, ni devas strebi por eltrovi ilian signifon. Tamen, estas vero, ke iuj aferoj faritaj de budhanoj originis el popularaj superstiĉo kaj miskompreno anstataŭ el la vera instruo de la Budho. Kaj tiaj miskomprenoj troviĝas ne nur en Budhismo, sed ili ankaŭ trudiĝas en ĉiujn religiojn de tempo al tempo. La Budho instruis klare kaj detale. Se iuj ne sukcesis plene kompreni, la Budho ne estas riproĉinda pro tio. 

  Estas vortoj en budhismaj verkoj:

  Se iu suferas pro malsano, sed ne serĉas kuracadon eĉ kiam kuracisto estas ĉe li, tio ne estas kulpo de la kuracisto. Same, se iu suferas kaj turmentiĝas pro la malsano de kleŝo, sed ne serĉas helpon de la Budho, tio ne estas kulpo de la Budho. JN28-9

  Tiuj, kiuj ne praktikas sian kredon konvene, ne rajtas juĝi Budhismon aŭ aliajn religiojn. Se vi volas scii la veran instruon de Budhismo, legu la budhajn vortojn aŭ parolu kun tiuj, kiuj komprenas ilin konvene.