Demando: Kial budhismo malaperis en Hindio?

El Vikio BRE
Redakto de 05:46, 20 Okt. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Kial budhismo malaperis en Hindio?

  Respondo: Neniu donis kontentigan eksplikon pri tiu malfeliĉa okazo. Iuj historiistoj diras, ke budhismo tiel koruptiĝis, ke homoj kontraŭstaris ĝin. Aliaj diras, ke ĝi adoptis tro multajn hindiajn ideojn kaj iom post iom fariĝis nedistingeblaj de Hinduismo.

  Alia teorio estas, ke monaĥoj komencis kolektiĝi en grandaj monaĥejoj subtenataj de la reĝoj kaj tio solecigis ilin de ordinaraj homoj. Kia ajn estas la kaŭzo, je la 8-a aŭ 9-a jarcentoj hindia budhismo jam serioze kadukiĝis. Ĝi tute malaperis dum haoso kaj perforto de islama invado al Hindio en la 13-a jarcento.