Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?

El Vikio BRE
Redakto de 14:45, 9 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Do se vi budhanoj ne kredas je dioj, je kio vi kredas?

  Respondo: Ni ne kredas je dio ĉar ni kredas je homo. Ni kredas, ke ĉiu homo estas valora kaj grava, ke ĉiuj havas sian latentan povon por disvolviĝi en budhon ― perfektan homon. Ni kredas, ke homoj povas forigi la sensciecon kaj senraciecon, kaj vidi la veron de aferoj. Ni kredas, ke malamo, kolero, malico kaj ĵaluzo povas anstataŭiĝi per amo, pacienco, malavareco kaj bonkoreco. Ni kredas, ke ĉio estas en la mano de ĉiu homo, kondiĉe ke ili klopodas laŭ gvido kaj subteno de budhanaj samideanoj kaj laŭ inspiro de budha ekzemplo. Kiel la Budho diris:

"Neniu savas nin krom ni mem, Neniu povas kaj neniu alia devas. Ni mem devas iri la vojon, Sed la Budho klare montris ĝin." DP. I65