Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Demando: Ĉu vi budhanoj kredas je dio?

  Respondo: Ne, ni ne kredas je dio. Estas kelkaj kialoj pri tio. Kiel modernaj sociologoj kaj psikologoj, la Budho vidis, ke multaj religiaj ideoj kaj precipe ideo pri dioj, havas sian originon en maltrankviliĝo kaj timo. La Budho diras:

  "Persekutite de timo, homoj iras al sanktaj montoj, sanktaj boskoj, sanktaj arboj kaj altaroj." DP I88

  Prahomoj vivis en danĝera kaj malamika mondo, ilin akompanis konstantaj timoj pri sovaĝaj bestoj, pri neebleco trovi sufiĉan manĝaĵon, pri vundiĝo aŭ malsano, kaj ankaŭ pri naturaj fenomenoj kiel tondro, fulmo kaj vulkanoj. Ĉar ili ne povis trovi sekurecon, ili kreis la ideon pri dioj por doni al si komforton en bonaj tempoj, kuraĝon en danĝeraj tempoj kaj konsolon kiam aferoj iras malbone. Ĝis hodiaŭ vi povas rimarki, ke homoj estas pli religiemaj en krizaj tempoj. Vi aŭdas ilian diron, ke la kredo je dio aŭ dioj donas al ili forton, kiun ili bezonas por aranĝi sian vivon. Ili ofte eksplikas, ke ili kredas je speciala dio, ĉar ili preĝas en tempo de bezono kaj iliaj deziroj estas realigitaj. Ĉio ĉi ŝajne subtenas la instruon de la Budho, ke la ideo pri dio estas reago kontraŭ timo kaj afliktiĝo. La Budho instruis, ke ni strebu por kompreni niajn timojn, malpliigi niajn avidojn kaj akcepti kviete kaj kuraĝe la aferojn, kiujn ni ne povas ŝanĝi. Li anstataŭigis timon per racia kompreno anstataŭ senracia kredo.

  La dua kialo, ke la Budho ne kredis je dio estas, ke ne ekzistas multaj atestoj por subteni tian ideon. Estas sennombraj religioj kaj ili ĉiuj pretendas, ke nur ili havas la instruon de dio en sia sankta libro, nur ili komprenas la naturon de dio, kaj ekzistas nur ilia propra dio anstataŭ tiuj de aliaj religioj. Iuj pretendas, ke dio estas vira; iuj pretendas, ke dio estas virina kaj iuj pretendas, ke dio estas neŭtra. Ili ĉiuj estas kontentaj, ke troviĝas sufiĉa pruvo pri ekzisto de ilia dio sed ili ridas malkredeme je la pruvo uzata de aliaj religioj por pruvi ekziston de aliaj dioj. Estas mirinde, ke kvankam tiel multe da malsamaj religioj en tiel multaj landoj klopodas pruvi la ekzistecon de siaj dioj, tamen pri tiaj estaĵoj ankoraŭ mankas reala, konkreta, materiala aŭ nerefutebla pruvo. Budhanoj prokrastas la juĝojn ĝis tia evidento aperos al ni.

  La tria kialo de la Budho ne kredi je dio estas, ke la kredo estas ne necesa. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ekspliki la originon de la universo. Sed scienco jam tre konvinke eksplikis, kiel la universo aperis, sen prezenti la ideon pri dio. Iuj pretendas, ke kredo je dio estas necesa por ĝui feliĉan kaj signifoplenan vivon. Ni denove povas rimarki, ke tio estas malvera. Sen mencii pri multaj budhanoj, estas milionoj da ateistoj kaj liberpensuloj, kiuj havas utilan, feliĉan kaj signifoplenan vivon sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke la kredo je dia potenco estas necesa ĉar la homaro estas malforta kaj ne havas forton por sin helpi. La pruvo denove montras kontraŭe. Ni ofte aŭdas pri homo, kiu venkis grandan senkapablecon kaj handikapecon, grandegan senesperon kaj malfacilaĵon per siaj internaj fortoj kaj propraj penoj sen kredo je dio. Iuj pretendas, ke dio estas necesa por homa saviĝo. Sed tiu argumento nur estas bone konvinka se vi akceptas la teologian koncepton de saviĝo. Budhanoj ne akceptas tian koncepton. Baziĝinte sur sia propra sperto la Budho vidis, ke ĉiu homo havas kapablon purigi sian menson, disvolvi senfinajn amon kaj kompaton kaj perfektan komprenon. Li turnis atenton de la ĉieloj al koro kaj kuraĝigis nin trovi solvon al niaj problemoj per nia memkompreno.