Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?

El Vikio BRE
Redakto de 10:10, 10 Maj. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  Demando: Ĉu oni ĉiam renaskiĝas kiel homo?

  Respondo: Ne. Estas kelkaj statoj en kiuj oni povas renaskiĝi. Iuj homoj naskiĝas en ĉielo, iuj naskiĝas en infero, iuj naskiĝas kiel malsataj spiritoj kaj tiel plu. Anstataŭ konkreta loko, ĉielo estas stato de ekzisto, dum kiu oni havas subtilan korpon kaj mense spertas ĉefe plezuron. Kiel ĉiuj laŭkondiĉaj statoj, ĉielo estas efemera, kaj kiam iu venas al sia fino, tiu renaskiĝas kiel aliaj homoj. Same anstataŭ konkreta loko, infero estas stato de ekzisto, dum kiu oni havas subtilan korpon kaj mense spertas ĉefe maltrankvilon kaj suferon. Stato de malsata spirito ankaŭ estas tiu de ekzisto, dum kiu la korpo estas subtila kaj la menso senĉese suferas de avido kaj malkontento. Do ĉielaj vivestaĵoj spertas ĉefe plezuron, inferaj vivestaĵoj kaj malsataj spiritoj spertas ĉefe doloron, tamen homoj kutime spertas miksaĵon de ambaŭ plezuro kaj doloro. Do la ĉefa diferenco inter la homa mondo kaj aliaj statoj de vivestaĵoj estas la korpa formo kaj kvalito de travivaĵo.