Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
El Vikio BRE
Redakto de 07:12, 8 Apr. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)
Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
Respondo:Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, fariĝis budho kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante templojn, partoprenante en diversaj ceremonioj kaj eble pasigante la tagon per meditado.