Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
El Vikio BRE
Demando: Ĉu estas budhisma ekvivalento de Kristnasko?
Respondo:Laŭ tradicio, Reĝido Sidarto naskiĝis, fariĝis la Budho kaj forpasis en plenluna tago de Vesako, la dua monato de hindia jaro, kiu konformas al aprilo-majo de la okcidenta kalendaro. En tiu tago budhanoj en ĉiuj landoj celebras tiujn okazojn vizitante templojn, partoprenante en diversaj ceremonioj aŭ eble pasigante la tagon per meditado.