Antaŭparolo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

Antaŭparolo

  al la kvara reviziita eldono

  Antaŭ ĉirkaŭ 18 jaroj grupo da budhanaj studentoj de Singapuro-Universitato venis viziti min. Ili plendis, ke estas ofte malfacile por ili respondi demandojn pri Budhismo, kiujn oni faris al ili de tempo al tempo. Mi petis ilin doni al mi iom da ekzemploj el tiuj demandoj. Kiam ili tion faris, mi surpriziĝis, ke la junaj budhanoj inteligentaj kaj bone klerigitaj scias tiom malmulte pri sia religio kaj tiel hezitas en eksplikado pri Budhismo al aliuloj. Mi notis multajn el tiuj demandoj, aldonis iom el tio, kion oni ofte demandis al mi, kaj fine alvenigis la broŝuron "Bona Demando kaj Bona Respondo". La ĉefa celo estis helpi al singapuranoj, tamen min surprizis kaj kontentigis, ke ĝi havas internacian legantaron. Oni eldonis pli ol 150000 ekzemplerojn de la angla versio, kaj represis ĝin multfoje en Usono, Malajzio, Hindio, Tajlando kaj Srilanko. La broŝuro jam tradukiĝis en 14 lingvojn kaj lastatempe estas tradukita en la indonezian kaj hispanan lingvojn. En tiu ĉi kvara eldono ĝisdatigita kaj plikompletigita mi aldonis iom pli da demandoj kaj provizis bonajn respondojn al ili laŭ mia deziro. Mi ankaŭ aldonis ĉapitron, kiu enhavas iom da instruoj de la Budho. Mi deziras, ke tiu ĉi broŝuro daŭre stimulu publikan intereson pri Budha Darmo.

  S Dhammika

  Singapuro, 2005