Amo de malsaĝa frato

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  Amo de malsaĝa frato

  Estis malsaĝulo, kiu ne estis tia denaske. Kiam li estis 5 jara, okazis ellaso de haladzo en lia ĉambro kaj nur li postvivis el la katastrofo. Lia patro dormanta kun li en sama ĉambro uzis sian tutan forton puŝi lin eksteren en la lasta momento de sia vivo. Ekde tiam la knabo scipovis nur ridaĉi malgraŭ sia ĝojo aŭ malĝojo. Laŭdire grave difektiĝis lia cerbo.

  La malsaĝulo havis belan patrinon kaj amindan plijunan fratinon. Li ĉiam demandis sian patrinon, kien iris lia patro. Lia patrino kutime respondis al li: “ Via patro mortis kaj fariĝis stelo en la ĉielo. Tie li ĉiam rigardas nin.”

  Ĉiunokte la malsaĝulo fiksrigardis stelojn kaj ridaĉis, kuŝante sur la herbobedo en la korto.

  Kiam la malsaĝulo estis 11 jara, lia kara patrino mortis pro rena malsano. Mortante, ŝi diris al li, ke li devas bone zorgi pri sia fratino, kiu estis nur 6 jara, tamen anstataŭ jesi, la malsaĝulo scipovis nur ridaĉi. Poste, ĉiunokte li ankoraŭ rigardis stelojn. Li diris, ke aperis nova stelo apud lia patro en la ĉielo, kaj ĝi estas lia patrino.

  Pere de helpo de bonkorulo, la malsaĝulo funkciigis simplan kaj malgrandan manĝejon de tuj preta manĝaĵo proksime al la lernejo de la fratino kaj ĉefe vendis sandviĉon.

  Kiam la malsaĝulo restis hejme, li neniam kuraĝis eniri la ĉambron de la fratino, ĉar ŝi ege abomenis lin. Estas malfacile por la fratino akcepti la fakton, ke ŝi havas tiel malsaĝan fraton. Sed li ŝatis rigardi la fratinon legi, starante ekster la pordo de la fratino. Se la fratino trovis lin tion fari, li tuj sin kaŝis kiel infano farinta eraron, kaj poste ridaĉis. Neniu scias, ĉu la ridaĉo venis el lia ĝojo aŭ malĝojo.

  La malsaĝulo ellitiĝis tre frue ĉiutage. Li preparis matenmanĝon por la fratino unue, kaj iris al sia manĝejo de tuj preta manĝaĵo poste por labori. Vespere lia sola hobio estis rigardi stelojn en la ĉielo.

  La kuirarto de malsaĝulo estis tiel bona, ke la sandviĉoj faritaj de li estis same bonaj kiel tiuj en la luksa restoracio. La instruistoj kaj lernantoj de la lernejo tre ŝatis aĉeti matenmanĝon faritan de la malsaĝulo. Sed neniu sciis, ke li havas belan fratinon en la lernejo. Ĉar la fratino tute ne volis lasi aliajn scii, ke la ŝia frato estas neniu alia ol la malsaĝulo, kiu scipovas nur ridaĉi malgraŭ malĝojo aŭ ĝojo.

  La malsaĝulo laboradis tre diligente, sed li neniam elspezis monon por si mem. Neniu sciis, por kio li prilaboras monon tiel pene kiel azeno. Li ofte vundis al si la manojn dum laboro kaj ofte perdis ŝuon de sur siaj piedoj. Vidinte tion, la fratino kutime kulpigis lin: “Vi eĉ vundis vian manon tranĉante legomojn dum laboro, ankaŭ perdis vian ŝuon dum piedirado, kial vi ne perdis vin mem? Vere malsaĝa vi estas kiel azeno! Aŭdinte tion, la malsaĝulo ankoraŭ faris ridaĉon, ĝojan aŭ malĝojan, neniu sciis bone.

  La malsaĝulo kutime skribis kelkajn vortojn en la kajero antaŭ enlitiĝo ĉiuvespere. La fratino volis rigardi lian skribaĵon pro scivolemo, sed la malsaĝulo neniam lasis ŝin vidi. Skribinte, li tuj ĝin kaŝis, kaj kvankam la fratino serĉis ĝin kelkefoje, tamen ŝi neniam sukcesis. Fine ŝi ne plu zorgis, kion li skribis en la kajero.

  La malsaĝulo estas 17 jara, kiam la fratino lernis en mezlernejo. La stando por tuj preta manĝaĵo ankaŭ moviĝis proksimen al la mezlernejo de la fratino. Ĉiutage elvendinte matenmanĝon, li kutime iris tien kaj reen ĉirkaŭ la mezlernejo kun malpura vestaĵo ĉifona kaj piedo nuda. Tamen laborante li restas tiel lerta kaj atentema kiel vera kuiristo kun antaŭtuko, kaj ankoraŭ scipovis nur ridaĉi.

  Iutage, vendante matenmanĝon li subite aŭdis, ke du lernantoj menciis la nomon de lia fratino kaj diris, ke ŝi aspektas pala kaj ŝia talio ege doloras al ŝi post kiam ŝi venis al la lernejo. Aŭdinte tion, la malsaĝulo stuporiĝis momenton, subite vokis la nomon de la fratino, forlasis la laboron kaj tuj kuris al la lernejo. Kriante la nomon de la fratino, li kuris en la klasĉambron de la fratino malgraŭ la haltigo de la gardisto kaj instruistoj. Vidinte, ke la fratino aspektas tre pala kuŝante sur la tablo kaj aperas gutoj de malvarmaj ŝvitoj sur ŝia vizaĝo, la malsaĝulo ne plu ridaĉis kaj mienis ege maltrankvila. Vokante la nomon de la fratino, li portis ŝin sur sian dorson kaj tuj kuris al hospitalo. Sur la vojo la instruistoj provis haltigi lin, dirante: “Kion vi faras? Tuj forlasu ŝin!” La vizaĝo de la malsaĝulo jam tute ruĝiĝis pro ofendiĝo: “Ŝi…estas mia fratino. Mi…estas ŝia frato.” Dorse portante la fratinon, malsaĝulo ripetadis la saman frazon sur la vojo al hospitalo. La instruistoj kaj lernantoj en la mezlernejo tute surpriziĝis ĉar ili neniam aŭdis, ke ŝi havas fraton...

  La malsaĝulo fiksrigardis sian fratinon ekster la malsanuleja ĉambro. Ŝi vekiĝis dum la malsaĝulo restis ekstere jam tri tagnoktojn. La kuracisto konsolis al ŝi: “Ne maltrankviliĝu, vian kurac-elspezon via frato jam pretigis.” La fratino malfacile levis sian kapon kaj rigardis al sia frato ekster la pordo, kaj vidiĝis duboj en ŝiaj okuloj. Ĝuste tiam malsaĝulo denove tiel ridaĉis al sia fratino kiel en normala tago, sed ne kuraĝis eniri. 

  La kuracisto diris al la fratino, ke li ofte aĉetis matenmanĝon delonge ĉe la stando de malsaĝulo, kaj sciis bone, ke malsaĝulo ĉiam laboras pene, sed neniam elspezas monon. Antaŭe li neniel komprenis, por kio la malsaĝulo perlaboras tiom da mono, sed li finfine tute komprenis kiam li aŭdis la diront de la malsaĝulo: “Mia panjo…tiel mortis kiel nun… Mi petas, ke vi…savu mian fratinon… Mi…ne volas, ke mia fratino mortu! Evidente, kiam la patrino de malsaĝulo vivis, ŝi diris al li, ke lia fratino havas gravan renan malsanon, kaj li devas bone prizorgi ŝin…”

  La kuracisto diris al la fratino, ke ŝia reno devas esti ŝanĝita, kaj la elspezon por tio ŝia frato jam sufiĉe pagis, sed oni ankoraŭ trovis konvenan renon por ŝi.

  La kuracisto daŭrigis, ke kiam malsaĝulo sciis, ke ŝi devis ŝanĝi renon, li kriegis al li: “uzu…la mian… Mi estas ŝia…frato.” Sed la reno de malsaĝulo ne estas konvena. Informite pri tio, la malsaĝulo ege ĉagreniĝis kaj diradis: “Mi ja estas…ŝia frato!” La kuracisto bone komprenis, ke li volas diri: “Mi estas ŝia frato, do kial mia reno ne konvenas por mia fratino?”

  La malsaĝulo ankoraŭ fiksrigardis sian fratinon kun ridaĉo ekster la malsanuleja pordo. La vizaĝo de la fratino jam estas kovrita de larmoj kiam ŝi vidis sian malsaĝan fraton, pro kiu ŝi ĉiam sentis malhonoron. Ŝi diris malforte: “Kion vi faras ekster la pordo? Kial ne enveni?” La malsaĝulo stuporiĝis momenton kaj timeme demandis: “Ĉu…mi povus eniri?” La fratino ridete kapjesis kun larmoj. La malsaĝulo iris al la lito de la fratino kun mano kaŝita post la dorso. La fratino demandis, kial li tenis sian manon kaŝita, kaj persistis rigardi lian manon. La malsaĝulo eletendis sian manon bandaĝitan kaj krome unu el liaj ŝuoj estis ankaŭ perdita. Okazis, ke sur la vojo al hospitalo lia mano vundiĝis, kaj ankaŭ lia ŝuo perdiĝis pro tro rapida kurado. La fratino ankoraŭ diris kiel antaŭe: “Kial vi estas tiel malsaĝa?! Via mano refoje vundiĝis, kaj vi ankaŭ perdis ŝuon!” Tamen ĉifoje kiam ŝi diris tion, ŝiaj okuloj estis plenaj de tenereco kaj zorgemo.

  Tio estas la unua fojo, ke li eniris la ĉambron de la fratino laŭ ŝia permeso post la malsaĝiĝo.

  La tempo pasis tagon post tago. La malsano de la fratino pli kaj pli graviĝis, kaj iam ŝi perdis la konsciecon...

  Per helpo de la afabla kuracisto, oni trovis taŭgan renon. La operacio iris tre sukcese, kaj la fratino estis savita el la mano de la Morto. Sed tamen, kiam ŝi vekiĝis, ŝi ne vidis tiun vizaĝon konatan kaj ridantan. La kuracisto diris al ŝi, ke ŝia frato iris malproksimen por gajni la elspezon de ŝia kuracado, li bonvenigos ĝin hejmen post kiam ŝi tute resaniĝos, kaj ke ŝi bone prizorgu sin mem.

  La fratino ĉiam ricevis leteron kun malordaj vortoj po kelkaj tagoj, kiun la frato skribis al ŝi, la enhavo estis tre simpla: “Mi fartas tre bone kaj bonvolu bone zorgi pri vin mem...”

  La malsaĝulo ne venis por bonvenigi la fratinon ĝis ŝi elhospitaĝis. Ŝi nur ricevis amindan urson vilan transdonitan de la kuracisto. Sur la piedo de la urso estis signo de sango...

  La kuracisto diris al ŝi, ke la elspezo donita de malsaĝulo sufiĉis nur por operacio de renŝanĝo, sed dum ŝi restis en hospitalo antaŭ la resaniĝo, ankoraŭ mankis multe da mono. Ĉiutage krom vendi matenmanĝon la malsaĝulo ankoraŭ serĉis aliajn laborojn por fari, kaj se oni povis pagi al li monon, eĉ porti fekaĵon li volonte faris.

  Iutage, kiam la malsaĝulo iris al hospitalo por viziti la fratinon, la kuracisto diris al li bonan informon, ke ili jam trovis taŭgan renon por la fratino. Li ankoraŭ stultece ridis, tre ĝentile riverencis al la kuracisto kaj diris al li: “Mi...devas aĉeti por fratino...donacon.. Atendu...fratino”.

  La malsaĝulo ĝojplene iris al vendejo malgraŭ laceco kaj aĉetis blankan urson kun vilo. Li perdis ordinaran singardemon pro elĉepiĝo de sia energio, kaj kiam li transpasis la straton, okazis akcidento al li sur la vojo al la hospitalo. Sendite al la hospitalo, li dronis en senkonscia stato, tamen li ankoraŭ forte tenis la vilan urson en sia mano dum la sango falis sur la piedon de la urso laŭ la mano... Mortante li diris al la kuracisto: “La urson...donu...al mia fratino.” Poste li forpasis kun rideto ĝoja aŭ malĝoja neniu sciis.

  La kuracisto diris al la fratino, ke tiujn leterojn li mem skribis imitante skribmanieron de ŝia frato ĉar li komprenis, ke ŝia frato certe ne volis lasi ŝin scii, ke li ne plu vivos antaŭ ŝia resaniĝo. La kuracisto volis helpi la malsaĝulon plenumi sian bondeziron, do li skribis tiujn leterojn.

  La fratino silente tenis la blankan urson kun vilo en sia sino dum longa tempo kaj poste kviete revenis hejmen.

  La ĉambro estas simpla sed tre pure ordigita. La ĉambro de la fratino estis precipe pli bonorda ol kiam ŝi estis antaŭe. Tamen jam estis maldika tavolo da polvo sur la meblo. Sur la tablo estis kuvo plena de floroj, kiuj estis tre brilaj; ĉe la florvazo estis tre bela karto, en ĝi estis malnetaj vortoj: Varman bonvonvenon al mia kara fratino! Kiam la malsaĝulo sciis, ke fratino baldaŭ resaniĝos, li jam pretis bonvenigi ŝin hejmenveni!

  Nur tiam ŝi ne plu povis aŭdi la ridaĉon de la malsaĝulo!

  La fratino iris en la ĉambron de la malsaĝulo, kaj ordigante lian postrestaĵon, ŝi trovis la kajeron, kiun antaŭe ŝi deziris rigardi.

  La kajero havis odoron de sandviĉo, kaj en ĝi estis malneta skribaĵo:

  ………………

  Fratino ŝatas dormi, do matene mi devas ellitiĝi senbrue por ne ĝeni ŝin.

  Fratino ne ŝatas manĝi sandviĉon matene, sed ŝi ŝatas manĝi nudelojn. Mi devas unue ellitiĝi frue por pretigi ŝian matenmanĝon kaj poste eliri por labori.

  Fratino ne ŝatas, ke mi eniru ŝian ĉambron kaj alproksimiĝu al ŝi. Sen ŝia permeso mi ne rajtas eniri ŝian ĉambron.

  Fratino ne volas lasi la aliajn scii, ke mi estas ŝia frato, do mi devas absolute ne lasi ŝiajn kunlernantojn scii, ke mi estas ŝia frato.

  La sanstato de Fratino estas malbona, sed mi absolute ne lasos ŝin scii, ke ŝi havas la saman malsanon kiel Patrino.

  Mi devas pene perlabori multe da mono por mia fratino...

  La malsano de mia fratino finfine estas kuracebla.

  La fratino korŝire ploregis ĉirkaŭprenante la kajeron de malsaĝulo.

Ekde tiam, la fratino ŝatis fiksrigardi stelojn, kuŝante sur la herbobedo en la korto ĉiutage kiel sia malsaĝa frato faris antaŭe. En la ĉielo nur aperis alia nova stelo. Tio estas ŝia malsaĝa frato, kaj apude estas ŝiaj gepatroj. Ili ĉiuj fiksrigardas ŝin el la ĉielo...