97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero   Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Ĉiu el ili surportis kotonan mantelon, kaj la mantelon de unu viro estis forprenita de la...')
 
Linio 1: Linio 1:
 
  97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero
 
  97. Perdo de vestaĵo kaj ormonero
  
  Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Ĉiu el ili surportis kotonan mantelon, kaj la mantelon de unu viro estis forprenita de la rabisto sur la vojo. La alia viro fuĝis kaj sin kaŝis en herbaron.
+
  Iam antaŭe, du viroj piediris en dezerto. Ĉiu el ili surportis kotonan mantelon, kaj la mantelo de unu viro estis forprenita de rabisto sur la vojo. La alia viro fuĝis kaj sin kaŝis en herbaron.
  
  La prirabito iam metis ormoneron en la mantelan kolumon. Li do petis la rabiston: "La vestaĵo valoras je ormonero. Mi volas aĉeti ĝin per mono."
 
  La prirabito iam metis ormoneron en la mantelan kolumon. Li do petis la rabiston: "La vestaĵo valoras je ormonero. Mi volas aĉeti ĝin per mono."

Kiel registrite je 03:35, 6 Okt. 2014

  La rabisto demandis: "Kie estas via mono?"

  La prirabito prenis la monon el la mantela kolumo, kaj donis ĝin al la rabisto: "Tio ja estas el vera oro. Se vi ne kredas, bonvolu demandi la ormetiiston, kiu sin kaŝas en la herbaro."

  Vidinte tion, la rabisto forprenis ankaŭ la vestaĵon de la metiisto. La malsaĝulo ne nur perdis ambaŭ vestaĵon kaj ormoneron de si, sed ankaŭ kaŭzis perdon al la alia.

  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutis. Ili praktikis budhismon kaj faris diversajn bonojn, sed pro la rabo de la kleŝo, ili ne nur perdis profiton de la bonaj konduto kaj merito, sed ankaŭ kaŭzis degeneron al la aliaj. Fine ili falis en la tri suferajn statojn post la morto kvazaŭ la malsaĝulo, kiu kaŭzis perdon ne nur al si mem, sed ankaŭ al la alia.