96. Falsa blindulo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '96. Falsa blindulo   Iam antaŭe, metiisto laboris por reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj estis liberigita. Kiam aliaj metiistoj ...')
(Neniu diferenco)

Kiel registrite je 15:10, 4 Okt. 2014

96. Falsa blindulo

  Iam antaŭe, metiisto laboris por reĝo. Kiam li ne plu povis elteni la pezan laboron, li sin ŝajnigis blinda kaj estis liberigita. Kiam aliaj metiistoj informiĝis pri la afero, ankaŭ ili volis sin blindigi por eviti la pezan laboron. Saĝulo admonis ilin: "Kiel vi volas suferigi vin vane per sinblindigo? "

  Tiaj malsaĝuloj estas mokriditaj de aliaj.

  La ordinaruloj ankaŭ tiel kondutas. Ili mensogas kaj detruas disciplinojn por malgrandaj famo kaj profito, kaj pro tio ili renaskiĝos en la tri suferaj statoj post sia morto kvazaŭ la malsaĝuloj, kiu sin blindigis por akiri iom da profito.