92. Mistero de la Perdita Kolringo

El Vikio BRE
Redakto de 08:53, 22 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  92. Mistero de la Perdita Kolringo

  Ĉapitro 1. Krimo Kondukis al Alia

  Iam antaŭe, Reĝo Brahmadato regis en Benaso de norda Hindio. La Iluminiĝinto fariĝis unu el liaj ministroj post la finiĝo de sia lernado.

  Iutage la reĝo eliris al sia plezura ĝardeno. Amaso da korteganoj iris kun li. Ili vizitis multajn partojn de la bela parko. Ĉe la malvarmeta arbaro ili alvenis al bela klara lageto. La reĝo ekvolis naĝi. Do li plonĝis en la akvon. Poste li invitis ĉiujn sinjorinojn de sia haremo naĝi kun si en la refreŝiga lageto.

  Interridante, la haremaj sinjorinoj demetis ĉiujn siajn ornamaĵojn kaj juvelojn de siaj kapoj, koloj, oreloj, brakoj, fingroj, talioj, maleoloj kaj piedfingroj. Kune kun siaj eksteraj vestaĵoj, ili donis ĉion ĉi al siaj servantaj knabinoj por gardi. Poste ili saltis en la lageton kun Reĝo Brahmadato.

  La reĝo iam donis al sia favorata reĝino tre valoran perlan kolringon. Ŝi tiel ŝatis ĝin, ke ŝi nomis ĝin "la Plej Valora".

  Hazarde scivola simiino vidis ĉion ĉi de proksima arbobranĉo. Ŝi atenteme gvatis inter la verdaj folioj. Kiam ŝi ekvidis la perlan kolringon "la Plej Valoran", ŝiaj okuloj preskaŭ elstariĝis de ŝia kapo.

  Imagante kiel bela ŝi ŝajnos portante la belan kolringon de la reĝino, ŝi pacience rigardis la servantinon, kiu gardis ĝin. Komence la knabino gardis tre atenteme. Sed la varmo de la tago baldaŭ faris ŝin dormema. Kiam la simiino vidis, ke ŝi ekdormetis, ŝi saltis de la arbo tiel rapide kiel vento. En palpebrumo ŝi kaptis la kolringon nomatan "la Plej Valora", metis ĝin sur ĉirkaŭ sian kolon kaj rapide forkuris sur la arbon.

  Timante, ke la aliaj simiinoj vidos ĝin, la malgranda ŝtelistino kaŝis la brilan perlan kolringon en kaverno de la arbo. Poste ŝi sidis tie por gardi sian priŝtelaĵon. Ŝi sin tenis silenta kaj aspektis kiel senkulpa monaĥino!

  Post unu aŭ du minutoj la servantino vekiĝis de sia hazarda dormeto. Timigite, ŝi tuj rigardis la posedaĵon de la reĝino. Kiam ŝi vidis, ke la kolringo perdiĝis, ŝi ekkriis pro timo. "Helpu! Helpu! Iu ŝtelis la perlan kolringon nomatan "'la Plej Valora"' de la reĝino!"

  Kurinte al ŝi, la sekurecaj gardistoj foriris raportis al la reĝo pri la ŝtelado. Li ordonis al ili kapti la ŝteliston senprokraste malgraŭ ĉio. Timante la koleron de la reĝo, la gardistoj kuregis freneze ĉirkaŭ la plezura ĝardeno por serĉiante la ŝteliston.

  Ĝuste tiam malriĉa junulo piediris ekster la ĝardeno. Li revenis al sia malproksima hejmvilaĝo paginte la humilan imposton al la reĝa trezorejo. La tumulto en la ĝardeno timigis lin, do li ekforkuris.

  Malfeliĉe, la sekurecaj gardistoj vidis lin kuranta kaj diris inter si mem: "Senerare tiu estas la ŝtelisto!" Ili sin ĵetis tra la ĝardena pordo, kaj kaptis la senkulpan junulon post mallonga postkurado. Ili ekbatis lin kriante: "Vi malbona ŝtelisto. Konfesu, ke vi ŝtelis la perlan kolringon nomatan "'Plej Valora'" de la reĝino."

  La kompatinda junulo pensis: "Se mi diros, ke mi ne ŝtelis ĝin, ili certe batmortigis min. Sed se mi konfesos pri ŝtelo, ili kondukos min al la reĝo." Do li diris: "Jes, mi agnoskas, ke mi prenis la kolringon." Aŭdinte tion, la sekurecaj gardistoj katenis lin kaj trenis lin al la reĝo.

  Informiĝinte pri la konfeso de la junulo, la reĝo demandis lin: "Kie estas la kolringo la '"Plej Valora'" nun? Kion vi faris per ĝi?"

  La saĝa malliberulo respondis: "Via Reĝa Moŝto, Mi estas tre malriĉa. Neniam en mia vivo mi posedis ion tute valoran, nek plej valoran liton, nek plej valoran seĝon, kaj certe, nek la plej valoran perlan kolringon. Estas via reĝa Financa Ĉefkonsilisto, kiu faris min ŝteli la '"la Plej Valoran'". Mi donis ĝin al li. Nur li scias, kie ĝi estas nun."

  Reĝo Brahmadato venigis sian Financan Ĉefkonsiliston kaj demandis: "Ĉu vi prenis '"la Plej Valoran'" de tiu ĉi junulo?" "Jes, Via Reĝa Moŝto," diris li. "Kie ĝi estas nun?" demandis la reĝo. "Mi donis ĝin al Reĝa Instruista Pastro."

  Reĝa Instruista Pastro estis alvenigita kaj pridemandita pri la ŝtelita kolringo. Li diris: "Mi donis ĝin al Kortega muzikisto."

  La kortega muzikisto estis alvenigita kaj pridemandita. Li respondis: "Mi donis '"la Plej Valoran'" al la superklasa alt-ranga prostituitino."

  Kiam oni trovis ŝin kaj kondukis ŝin al la reĝo. La reĝo demandis, kion ŝi faris per la perla kolringo de la reĝino. Sed ŝi respondis: "Via Reĝa Moŝto. Mi scias nenion pri la perla kolringo!"

  Kiam la suno ekmalleviĝis, la reĝo diris: "Ni daŭrigu la enketadon morgaŭ." Li transdonis la kvin suspektitojn al siaj ministroj kaj revenis al sia palaco por pasigi tranokti.

  Ĉapitro 2. La Mistero Solviĝis

  Samtempe, la reĝa ministro, kiu hazarde estis la Iluminiĝinto, jam aŭdis kaj vidis pri ĉio, kio okazis en la plezura ĝardeno. Li konsciis, ke li povas solvi la misteron per zorgema esplorado. Hastemaj konkludoj kaŭzos erarajn respondojn. Do li ekesploris kaj analizis la situacion en sia menso.

  Li pensis: "La kolringo perdiĝis en la plezura ĝardeno. Sed la kompatinda juna vilaĝano estis kaptita ekster la plezura ĝardeno. La pordoj estis garditaj de fortaj gardistoj. Do la vilaĝano tute ne povis iri en la ĝardenon por ŝteli la kolringon. Same, neniu en la ĝardeno eliris kun la ŝtelita kolringo. Do ŝajnis, ke neniu el tiuj homoj povis foriri kun '"la Plej Valora"', nek de interne nek de ekstere!

  "Kia mistero! La unue akuzita junulo diris, ke li donis ĝin al Fianca Ĉefkonsilisto por sin savi. Financa Ĉefkonsilisto eble pensis, ke estis pli facile por li, se Reĝa Instruista Pastro estis envolvita. La pastro eble akuzis Kortegan Muzikiston por ke la muziko faru ilian tempon plezura en la palaca malliberejo. Kaj Kortega Muzikisto eble opiniis, ke ili povos forigi sian mizeran solecon de mallibera vivo, estante kun la altklasa prostituitino. Do li diris, ke li donis la kolringon al ŝi. Post la zorgema ekzamenado, estas facile vidi, ke ĉiuj kvin suspektitoj estas senkulpaj. Sed la ĝardeno estas plena de simiinoj konate petolemaj. Sendube iu simiino pensis, ke 'la Plej Valora' povas fari igi ŝin supera ol la aliaj, kaj la kolringo ankaŭ estas en ŝiaj manoj."

  Do li iris al la reĝo kaj diris: "Via Reĝa Moŝto, se vi transdonos la suspektitojn al mi, mi povos enketi por vi." "Per ĉiaj rimedoj, mia saĝa ministro," diris la reĝo: "enketu ĝin per vi mem."

  La ministro venigis siajn servantojn. Li ordonis, ke ili tenu la kvin suspektitojn en unu loko, sin kaŝu malproksime por aŭskulti, kion ili diris, kaj poste faru raporton pri ĉio.

  Kiam la kvin malliberuloj opiniis, ke ili estis solaj, ili libere ekparolis reciproke. Unue Financa Ĉefkonsilisto diris al la malriĉa vilaĝano: "Vi malgranda trompisto! Ni neniam intervidiĝis antaŭe. Do kiam vi donis la ŝtelitan kolringon al mi?"

  La junulo respondis: "Via Sinjora Moŝto, la plej eminenta konsilisto de la granda reĝo,. Mmi neniam havis valoraĵon, nek rompiĝintan liton aŭ seĝon. Kompreneble mi neniam vidis '"la Plej Valoran"' kolringon! Mi ne sciis pri kio oni parolas. Ĝismorte timigite de la reĝaj gardistoj, mi nur menciis vin kun espero, ke lael gravulo kiael vi povus liberigi nin ambaŭ. Bonvolu ne koleri kontraŭ mi, vmia moŝto."

  Reĝa Instruista Pastro diris al Financa Ĉefkonsilisto: "Vi jam aŭdis klare, ke tiu ĉi junulo konfesis, ke li ne donis ĝin al vi, do kiel vi povus doni ĝin al mi?" Li respondis: "Ni ambaŭ estas en altaj pozicioj. Mi pensis, ke se ni estos kune kaj helpos reciproke, ni povos likvidi la aferon."

  Kortega Muzikisto demandis: "Ho, Reĝa Instruista Pastro, kiam vi donis la perlan kolringon de la reĝino al mi?" "Mi pensis, ke se vi estas malliberigita kun ni," diris la pastro, "via muziko povos plezurigi nin. Jen kial mi mensogis."

  Poste la virino diris al Kortega Muzikisto: "Vi mizeraj trompistoj! Kiam mi venis al vi? Kiam vi venis al mi? Ni neniam intervidiĝis antaŭe. Do kiam vi povis doni al mi la ŝtelitan la perlo?" Li diris al ŝi: "Kara junulino, bonvolu ne koleri kontraŭ mi. Mi nur akuzis vin por tio, ke kiam ni kvin malliberiĝas kune, via ĉeesto povas fari nin ĉiujn feliĉaj."

  Anstataŭ la kompatinda timigita fremdulo, aŭ la ruzaj registaraj oficistoj, nur la superklasa prostituitino diris la veron. Do neniu kulpigis ŝin pro la transigo de kulpo.

  Certe la servantoj de la saĝa ministro jam kaptis la tutan konversacion. Kiam ili raportis ĝin al li, li konsciis, ke lia supozo jam konfirmiĝis. Sendube simiino prenis la kolringon. Do li pensis: "Mi devas fari planon por repreni ĝin."

  Unue li farigis manplenon da malkaraj imitaĵoj de juvelaj ornamaĵoj. Poste li kaptigis kelkajn simiinojn en la reĝa plezura ĝardeno, ornamigis ilin per la imitaj ornamaĵoj, kun kolringoj ĉirkaŭ iliaj koloj, kaj braceletoj ĉirkaŭ iliaj brakoj kaj maleoloj. Poste oni liberigis ilin en la ĝardenon. La ministro ordonis, ke la servantojn observu ĉiujn simiinojn atenteme, kaj kiam ili vidos iun ajn kun la perdita perla kolringo, ili timigu ŝin, por ke ŝi forĵetu ĝin.

  La simiino, kiu prenis "la Plej Valoran", daŭre gardis ĝin en la kaverno de la arbo. La aliaj simiinoj paradis tien kaj reen dirante: "Rigardu, kiel belaj ni estas! Ni havas la belajn kolringojn kaj braceletojn." Ŝi ne plu eltenis la vidon kaj aŭdon de tio. Ŝi pensis: "Tiuj estas nenio krom senvaloraj imitaĵoj." Por paradi, ŝi surmetis la "Plej Valoran", kolringon"Plej Valoran" el veraj perloj.

  La servantoj senprokraste timigis ŝin, kaj ŝi forĵetis la kolringon. Ili portis ĝin al sia mastro, la saĝa ministro. Li donis ĝin al la reĝo kaj diris: "Via Reĝa Moŝto, jen estas la "Plej Valora" perla kolringo. Neniu el la kvin, kiuj konfesis la krimon, estas la vera ŝtelisto. Anstataŭe, ĝi estis forprenita de avida malgranda simiino vivanta en via Plezura Ĝardeno."

  La reĝo demandis mirigite: "Kiel vi trovis, ke ĝin prenis simiino? Kaj kiel vi reprenis ĝin?" La ministro informis lin pri la tuta historio.

  La reĝo diris: "Vi vere estas la ĝusta persono por la profesio. En tempo de bezono estas la saĝulo, kiun oni plej aprezas." Poste la reĝo rekompencis lin per pluvo da valoraĵoj. Oni ŝutis al li sep valoraĵojn, kiuj estis oro, arĝento, perloj, juveloj, emeraldo, diamantoj kaj koralo.

  La moralinstruo estas: Oni ŝtelas pro avido, mensogas pro timo kaj trovas Veron pro esploro.