9. Laŭdo pri merito de la patro

El Vikio BRE
Redakto de 17:38, 2 Feb. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

9. Laŭdo pri merito de la patro

  Antaŭe iu laŭdis pri la virto de sia patro, dirante: “Mia patro estas bonkora. Li nek malhelpas nek ŝtelas. Li estas honesta kaj oferema.”

  Tiam malsaĝulo aŭdis tion kaj diris: “La virto de mia patro estas pli granda ol tiu de la via.”

  La aliaj homoj demandis: “Bonvolu diri al mi, kian virton via patro havas?”

  La malsaĝulo respondis: “Mia patro abstinis de volupto ekde sia infaneco kaj sin tenas pura kontraŭ seksumado.”

  Oni diris: “Se via patro abstinis de volupto, kiel li povus generi vin?” Oni ĉiuj diris pri tio.

  Sensaĝa homo en la mondo volis laŭdi pri la virto de iu, sed kaŭzis al tiu humiligon pro senscio de fakto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu deziris laŭdi la patron, sed rezultis eraron.