9. Fortuno kaj sorto: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
[[Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?]]
+
  9. Fortuno kaj Sorto
  
[[Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?]]
+
  Demando: Kion instruis la Budho pri magio kaj sortodiveno?
  
[[Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne? ]]
+
  Respondo: La Budho opiniis, ke senutilaj superstiĉoj estas la praktikoj sortodiveni, surporti sorĉajn talismanojn por sin protekti, trovi fortunan lokon por konstruaĵoj, profeti kaj difini fortunajn tagojn. Kaj li publike malpermesis siajn disĉiplojn praktiki tiajn aferojn. Li nomis ĉiujn tiuspecajn aferojn "malhonoraj artoj".
  
[[Demando: Ĉu ekzistas tia afero kia sorto?]]
+
  "Vivante per manĝaĵoj provizitaj de la kredantoj, iuj religiuloj sin vivtenas per malhonoraj artoj kaj eraraj vivmanieroj kiel manaŭguri, aŭguri per signoj, interpreti sonĝojn kondukantajn al bona aŭ malbona sorto, alvoki diojn de fortuno kaj trovi fortunan lokon por konstruaĵo. La monaĥo Gotamo malpermesas tiajn malhonorajn artojn kaj malĝustajn vivmanierojn."
 +
 
 +
  D.I, 9–I2
 +
 
 +
 
 +
  Demando: Do pro kio oni de tempo al tempo praktikas tiajn aferojn kaj kredas ilin?
 +
 
 +
  Respondo: Pro avido, timo kaj senscio. Tuj kiam homoj komprenas la budhajn instruojn, ili konscias, ke pura koro povas protekti ilin multe pli bone ol pecetoj da papero, pecetoj da metalo kaj kelkaj sorĉaj vortoj, kaj ili ne plu dependas de tiaj aferoj. En la instruoj de la Budho vin vere protektas kaj prosperigas viaj honesteco, bonkoreco, komprenemo, pacienco, indulgemo, malavareco, lojaleco kaj aliaj bonaj kvalitoj.
 +
 
 +
  Demando: Sed iuj sorĉaj talismanoj funkcias, ĉu ne?
 +
 
 +
Respondo: Mi konas homon, kiu sin vivtenas per vendado de sorĉaj talismanoj. Li pretendas, ke liaj talismanoj povas doni bonan sorton, prosperon, kaj li ankaŭ garantias, ke vi povos eldiveni numerojn gajnajn por loterio. Sed se lia aserto estus vera, kial li ne estas multmilionulo? Se lia sorĉa talismano funkcius, kial li ne gajnas ĉe loterio semajnon post semajno? Li havas nur bonŝancon, ke iuj estas sufiĉe malsaĝaj por aĉeti liajn sorĉajn talismanojn.
 +
 
 +
  Demando: Ĉu ekzistas tia afero kia sorto?
 +
 
 +
  Respondo: La vortaro difinas sorton kiel "kredon, ke okazaĵo bona aŭ malbona venas al persono laŭ ties destino fortuna aŭ misfortuna." La Budho tute neis tiun ĉi kredon. Ĉiu okazaĵo havas apartan kaŭzon aŭ specialajn kaŭzojn kaj certe ekzistas rilatoj inter la kaŭzoj kaj efektoj. Ekzemple malsaniĝo havas specialajn kaŭzojn. Homo ne eviteble kontaktas mikrobojn kaj lia korpo estas tiel malforta, ke mikroboj povas entrudiĝi. Sendube estas rilato inter la kaŭzo, kiu estas mikroboj kaj malfortiĝinta korpo, kaj la efekto, kiu estas malsano, ĉar ni scias, ke mikroboj atakas organismon kaj estigas malsanon. Sed oni eltrovis nenian rilaton inter riĉiĝo aŭ sukceso de ekzamenoj kaj surporto de peceto da papero kun vortoj skribitaj sur ĝi. Budhismo instruas, ke ĉio okazas pro kaŭzo aŭ kaŭzoj, sed ne pro fortuno, ŝanco aŭ bona sorto. La interesantoj pri sorto ĉiam provas akiri ion, kio kutime estas pli da mono aŭ riĉaĵo. La Budho instruas al ni, ke estas pli grave disvolvi niajn korojn kaj mensojn. Li diris:
 +
 
 +
  "Esti profunde edukita kaj sperta, esti bone trejnita kaj uzi ĝentilajn vortojn; jen la plej bona sorto. Vivteni gepatrojn, ami la edzinon kaj infanojn kaj havi simplan vivmanieron; jen la plej bona sorto. Esti malavara, justa, helpema al viaj parencoj, kaj esti neriproĉebla en la kondutoj; jen la plej bona sorto. Sin deteni de malbono kaj forta alkoholaĵo, kaj ĉiam esti firmvola en virto; jen la plej bona sorto. Respektemo, humileco, kontenteco, dankemo kaj aŭdo de la bona Darmo; jen la plej bona sorto." Sn. 261–6

Kiel registrite je 15:01, 26 Mar. 2013