79. Porti Benkojn por la Reĝo

El Vikio BRE
Redakto de 07:55, 5 Sep. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

79. Porti Benkojn por la Reĝo

  Iam antaŭe, reĝo volis iri en Senĉagrenan Ĝardenon por sin amuzi. Li ordonis al sia subulo: "Portu benkon al la ĝardeno por mi ripozi."

  La subulo hontis tion fari, do li respondis al la reĝo: "Mi ne kapablas porti mane. Mi preferas porti ĝin dorse." La reĝo tuj ordonis meti tridek ses benkojn sur la dorson de la subulo, por ke tiu portu ilin al la ĝardeno. Pro tio la subulo estis mokita de la aliaj.

  La vulgaruloj ankaŭ kondutas same. Vidinte haron de virino, ili ne volas forpreni, dirante, ke ili observas disciplinon, sed pro allogo de la kleŝo, ili ne plu abomenas la tridek ses malpuraĵojn kiel haron, ungon, denton, fekaĵon, pison kaj aliajn, kaj tenas ilin firme senhonte ĝis la morto. Ili similas al la malsaĝulo, kiu portas la benkojn.