78. Ilisa la Avarulo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  78. Ilisa la Avarulo

  [avareco]

  Iam estis miliardulo en norda Hindio. Li estis konsilanto de la reĝo. Kvankam li estis tre riĉa, li tute ne estis bela. Li estis lama pro kurbaj piedoj, kaj liaj manoj misformiĝis kurbe. Ankaŭ Liaj okuloj estis kurbaj, alivorte, ili strabis konvertiĝe. Kaj iuj diris, ke li eĉ havis kurban menson, ĉar li estis tute senreligia! Eble vi eble opinias, ke oni nomus lin 'Ilisa la kurba', sed tute ne.

  Ilisa ankaŭ estis avarulo, kiu nenion toleris doni al aliaj. Li eĉ neniam volis elspezi iom da riĉaĵo por sia propra ĝuo. Do oni diris, ke lia hejmo similis al demonoposedita lageto, kie neniu povus mildigi sian soifon.

  Sed la sep generaciaj prauloj de Ilisa estis la plej grandaj almozdonantoj. Ili fordonacis la plej bonajn el siaj posedaĵoj. Sed kiam Ilisa heredis la familian riĉaĵon, li forlasis la bonfaran tradicion de la familio.

  La familio havis ĉiam funkciigitan filantropian manĝosalonon, kie ĉiu homo povas senpage akiri varman manĝaĵon. Ilisa forbruligis la kuirejon de la senpaga manĝejo, ĉar li volis ĉesigi la elspezon. Li forpuŝis la malriĉulojn kaj malsatulojn de sia pordo, batante ilin kiam ili foriris. Li rapide gajnis reputacion akapari siajn tutajn riĉaĵojn kaj posedaĵojn. Baldaŭ oni eknomis lin "Ilisa la Avarulo".

  Iutage kiam Ilisa hejmenrevenis el la kortego, li vidis lacan vilaĝanon ĉe la rando de la vojo. La vilaĝano evidente piediris longan distancon, do sidante sur la tero, li verŝis malmultekostan alkoholaĵon en tason kaj trinkis kun iom da fiodora sekigita fiŝo.

  Vidinte tion, Ilisa tuj ekdeziregis trinki vinon. Tiam li pensis: "Mi deziregis trinki, sed se mi tion faros, aliuloj eble volos trinki kune kun mi, kaj pro tio mi malŝparos mian monon." Por tio li subpremis sian avidon por alkoholaĵo.

  Tempo forpasis, sed lia avido ne malaperis. Anstataŭe, li aspektis malsana pro la baraktado kaj maltrankviliĝo kontraŭ sia avido. Lia haŭto flaviĝis, kaj li fariĝis pli kaj pli maldika ĝis kiam la vejnoj elstaris de lia karno. Li daŭrigis la longan batalon kontraŭ la soifo al alkoholaĵoj. Li kuŝis surventre, firme tenante la liton dum li dormis.

  Lia edzino rimarkis lian ŝanĝiĝon. Iutage, masaĝante lian dorson por konsoli lin, ŝi demandis: "Ĉu vi estas malsana, mia kara edzo?" "Ne," diris Ilisa. "Ĉu la reĝo koleriĝis kontraŭ vi?" ŝi demandis. "Ne," li diris. "Ĉu niaj infanoj aŭ servantoj ĉagrenigis vin?" demandis lia edzino. Li denove respondis: "Ne." "Do ĉu vi suferas de forta avido por io?" ŝi daŭrigis.

  Ilisa la Avarulo restis silenta. Li timis, ke li elpezos monon se li diros la veron al ŝi! Sed lia edzino petegis: "Diru al mi, bonvolu diri al mi." Fine, englutinte salivon por purigi sian gorĝon, li respondis: "Jes, mi efektive havas fortan avidon." "Por kio?" ŝi demandis. "Por trinki alkoholaĵon," li finfine konfesis.

  "Oh, nur pro tio!" diris lia edzino, "Kial vi ne diris al mi pli frue? Vi ne estas malriĉa. Vi povas facile pagi la koston de alkoholaĵo por vi mem kaj ankaŭ por la tuta urbo! Ĉu mi faru alkoholaĵon por ni ĉiuj?"

  Certe tion Ilisa la Avarulo ne volis aŭdi. Li ekdiris: "Kial ni donu alkoholaĵon al la aliaj? Lasu ilin gajni sian propran!" Tiam lia edzino demandis: "Kion vi konsideras nur por ni kaj niaj najbaroj?" "Mi ne scias, kiel vi subite fariĝis tiel riĉa!" li refutis. "Ĉu vi konsideras nur por nia familio?" ŝi demandis. "Kiel vi tiel malavaras per mia mono!" li respondis. "Bone," ŝi diris, "mi faru sufiĉan alkoholaĵon nur por vi kaj mi, mia kara." "Kial vi inkluziviĝas? Ne decas, ke virinoj trinkas alkoholaĵon!"

  "Nun mi komprenas perfekte bone!" diris la edzino de Ilisa, "Mi faros sufiĉan alkoholaĵon nur por vi sola." Sed Ilisa la Avarulo ĉiam maltrankviliĝis pri eĉ malgranda ŝanco por elspezi monon. Li diris: "Se vi faros alkoholaĵon tie ĉi, oni rimarkos kaj alvenos por peti. Eĉ se mi aĉetos iom en vendejo kaj alportos ĝin hejmen por trinki, aliaj eltrovos kaj petos iom. Ne estos alkolaĵo por fordoni en tiu ĉi domo!"

  Do Ilisa donis al servoknabo la plej malgrandan moneron, kiun li havis, kaj sendis lin al la vendejo de alkoholaĵoj. Kiam li revenis, Ilisa kondukis lin ĝis riverbordo. Li prenis la boteleton da alkoholaĵon de la knabo, kaj ordonis lin gardi starante proksime. Poste Ilisa la Avarulo sin kaŝis en arbustoj, verŝis iom da vino en la tason, kaj ŝtele ektrinketis.

  Post sia morto la patro de Ilisa renaskiĝis kiel Sakao, Reĝo de Ĉielo 33, pro la donacemo en siaj antaŭaj vivoj.

  En tiu speciala momento, Sakao volis scii, ĉu lia kuirejo por senpaga manĝaĵo ankoraŭ funkcias al ĉiuj, kiuj bezonis helpon. Li eltrovis, ke ĝi jam ne plu ekzistis, kaj ke lia filo rezignis la familian tradicion kaj ankaŭ piedbate elpelis la malsatajn homojn sur la straton! Li vidis sian avaran filon trinkanta sole en arbustoj por eviti eventualan dividon kun aliaj.

  Sakao decidis ŝanĝi la pensmanieron de Ilisa kaj instrui al li lecionon pri apartaj rezultoj de bono kaj de malbono. Li decidis igi lin donacema anstataŭ avara, por ke li renaskiĝu en ĉiela mondo.

  Reĝo de Ĉielo 33 sin ŝanĝis en la Avarulon Ilisa. Ankaŭ li havis kurbajn piedojn, kurbajn manojn kaj kurbajn okulojn. Li enurbiĝis, iris al la palaco, kaj petis aŭdiencon de la reĝo. La reĝo ordonis: "Lasu mian konsilanton Ilisa enveni."

  La reĝo demandis: "Kial vi venas en ne kutima tempo?" "Via Reĝa Moŝto," diris Sakao, "Mi venis donaci mian riĉaĵon al vi por plenigi la reĝan trezorejon." La reĝo respondis: "Ne, mi havas sufiĉan, pli multe ol vi." La aliformiĝinta Sakao diris: "Se vi ne volas ĝin, Via Reĝa Moŝto, bonvolu permesi min disdoni ĝin laŭ mia deziro." "Faru tion, kion vi diras," diris la reĝo.

  Sakao iris al domo de Ilisa. La servantoj salutis lin kvazaŭ li vere estus ilia mastro. Li iris en la domon kaj sidiĝis. Li alvokis la pordiston kaj diris: "Se iu ajn simila al mi venos ĉi tien kaj diros, 'Tiu ĉi domo estas mia', ne lasu lin eniri. Anstataŭe, batu lin sur la dorson kaj forpelu lin!" Poste li iris supren kaj venigis la edzinon de Ilisa. Ridetante al ŝi, li diris: "Mia kara, ni estu donacemaj!"

  Je la komenco surpriziĝis la edzino, infanoj kaj servantoj de Ilisa. Ili diris reciproke: "Antaŭ hodiaŭ li neniam pensis donaci ion ajn al aliaj. Eble li tion diris pro trinko de alkoholaĵo, kiu malklarigis lian menson."

  La edzino de llisa diris: "Faru laŭ via deziro, Via Moŝto. Fordonu tiom, kiom vi volas." "Iru al la tamburisto," diris Sakao, "kaj ordonu lin iri al la urbo kaj anonci frapante tamburon, ke ĉiuj, kiuj deziras oron, arĝenton, perlojn, juvelojn, emeraldojn, diamantojn kaj koralon, venu al la hejmo de Ilisa la miliardulo." Ŝi agis laŭ lia ordono.

  Baldaŭ alvenis granda homamaso portanta korbojn, sitelojn kaj sakojn. Sakao malfermis la tenujojn de Ilisa. li diris: "Mi donos ĉiujn riĉaĵojn al vi. Forprenu tiom, kiom vi deziras." Oni elportis la riĉaĵojn eksteren kaj amasigis ilin, kaj poste plenigis siajn ujojn kaj forportis ilin.

  Saĝa viro el la kamparo jungis bovon al ĉaro, kiuj ambaŭ apartenis al Ilisa. Poste li plenigis la ĉaron ĝisrande per sep trezoroj de Ilisa, kaj kondukis bovon el la urbo laŭ la ĉefvojo.

  Sensciante, ke li preterpasas la arbustojn, kie la vera Ilisa estis ankoraŭ trinkanta vinon. Li estis ege feliĉa por tio, ke granda riĉaĵo subite trafis lin, li do kriegis dum la vojirado: "Vivu Moŝto Ilisa la miliardulo ĝis cent jaroj! Mi surpriziĝis pro vi. Mi ne plu devos labori en la resta tempo de mia vivo! Ĉi tiuj estas bovo, ĉaro, sep trezoroj de vi. Ilin mi akiris ne de miaj gepatroj, sed de vi, Ilisa la donacemulo!"

  La kaŝiĝinta Ilisa surpriziĝis aŭdinte tion. Li pensis: "Tiu ulo parolas pri mi! Ĉu la reĝo konfiskis mian riĉaĵon kaj disdonis ĝin?" Li tuj saltis el la arbustoj kaj kriegis: "Haltu! Kion vi faras kun mia bovĉaro?" Li kaptis la kondukilon kaj haltigis la ĉaron.

  La vilaĝano deĉariĝis kaj diris: "Kio okazas al vi? La Moŝto miliardulo Ilisa donis sian riĉaĵon al ĉiuj homoj de la urbo. Kion vi volas fari?"

  Dirante, la vilaĝano frapis Ilisan je la kapo tiel forte kiel tondro, kaj foriris sur la ĉaro plena de trezoro.

  Ilisa la Avarulo salte leviĝis kaj kuratingis la ĉaron. Li denove kaptis la kondukilon. Ĉifoje la vilaĝano kaptis lin je la haro, tenis lian kapon malsupre, kaj bategis lin forte per sia kubuto. Poste, li ekkaptis lin je la kolo, ĵetis lin sur la teron, kaj daŭrigis sian vojon.

  Ilisa sobriĝis pro la batego. Li tuj kuregis hejmen kiel eble plej rapide. Li vidis amasojn da homoj forportantaj liajn valorajn riĉaĵojn. Li kaptis ilin por haltigi ilin, sed ili puŝis lin el la vojo kaj bate faligis lin sur la teron. Preskaŭ vundiĝinte ĝissvene, li provis iri en sian domon. Sed la pordisto diris: "Kien vi volas iri?" Batante lin per bastono, li ekkaptis lin je la kolo kaj ĵetis lin eksteren.

  Ilisa pensis: "Nun neniu povas helpi min krom la reĝo." Do li kuregis al la palaco kaj eniris rekte. Li diris: "Via Reĝa Moŝto, kial vi lasas homojn prirabi mian hejmon?" La reĝo diris: "Mi ne faris tion. Mi mem aŭdis vian diron, ke se mi ne akceptos vian riĉaĵon, vi disdonos ĝin al ĉiuj civitanoj. Mi aplaŭdis vian donacemon! Kaj ĉu ne vi elsendis tamburiston anonci sur la stratoj, ke vi disdonos vian tutan riĉaĵon al ĉiuj homoj?"

  "Via Reĝa Moŝto, eble vi ŝercas kun mi!" diris Ilisa, "mi tute ne faris tion. Oni ne vokas min 'Ilisa la Avarulo' senkaŭze! Se mi povus, mi donus nenion al iu ajn! Bonvolu venigi tiun, kiu disdonis mian ricaĵon por haltigi la aferon."

  Pro la ordono de la reĝo, Sakao venis al la palaco. Ilisa demandis: "Kiu estas la vera miliardulo, Via Reĝa Moŝto?" Nek la reĝo nek la ministroj povis fari distingon inter ili.

  La reĝo diris: "Ni ne povas rekoni, kiu el vi du estas vera Ilisa. Ĉu vi scias iun, kiu povas distingi vin ĝuste?" "Jes, Via Reĝa Moŝto, mia edzino povas rekoni min." diris Ilisa. Sed kiam oni venigis ŝin kaj petis ŝin distingi, ŝi proksimiĝis al Sakao kaj diris: "Tiu ĉi estas mia edzo." Kiam oni venigis la infanojn kaj servantojn de Ilisa, ankaŭ ili elektis Sakaon.

  Ilisa pensis: "Mi havas verukon sur mia kapo, kovrita de la haroj. Nur mia razisto scias tion." Do li diris al la reĝo: "Bonvolu alvoki mian raziston. Li konas min tre bone."

  La razisto aliris kaj la reĝo demandis lin: "Ĉu vi povas diri al ni, kiu el la du viroj estas Ilisa la miliardulo?" "Mi devas esplori iliajn kapojn," li diris, "poste mi rekonos, kiu estas la vera Ilisa." "Faru tion," ordonis la reĝo.

  Sakao, Reĝo de Ĉielo 33, tuj faris verukon sur sia kapo. Kiam la razisto ekzamenis ilin, li trovis samajn verukojn sur iliaj kapoj. Li diris: "Via Reĝa Moŝto, mi ne povas rekoni, kiu el ili estas Ilisa. Ili ambaŭ havas kurbajn piedojn, kurbajn manojn, kurbajn okulojn, kaj ambaŭ havas verukojn ĝuste en la samaj lokoj sur siaj kapoj. Mi ne povas eldiri la diferencon!"

  Aŭdinte tion, Ilisa ektremegis. Li ege maltrankviliĝis pro tio, ke li jam perdis la esperon regajni sian havaĵon, do li svene falis sur la teron.

  En tiu momento, Sakao diris: "Mi ne estas Ilisa. Mi estas Sakao, Reĝo de Ĉielo 33." Dirante, li leviĝis en la ĉielon kaj restis tie per sia supernatura povo.

  La servantoj ŝprucis malvarman akvon sur la vizaĝon de Ilisa kaj vekis lin el la sveneco. Li genuiĝis respektoplene antaŭ Sakao, Reĝo de Dioj.

  Sakao parolis: "La riĉaĵo venis de mi, Ilisa, sed tute ne de vi mem. Kiam mi estis via patro, mi faris multajn meritoplenajn bonfarojn. Mi ĝojplene donacis tion al la malriĉuloj kaj bezonuloj. Jen kial post mia forpaso mi renaskiĝis kiel Sakao, Reĝo de Dioj.

  "Sed vi malobservis nian familian tradicion. Volante doni nenion, vi havas vivon de avarulo, bruligis mian filantropian manĝokuirejon, kaj forpelis la senhejmajn almozulojn el via pordo. Vi tenas ĉiujn familiajn riĉaĵojn ĉe vi. Vi estas tiel avara, ke vi eĉ ne toleris uzi la riĉaĵon por via propra ĝuo! La riĉaĵo estis tute malŝparita kaj senutila. La familia riĉaĵo ŝajne fariĝis lageto posedita de demonoj, kie neniu povas mildigi sian soifon. Estus pli bone se vi estus mortinta!

  "Ilisa, mia eksa filo, se vi ŝanĝos viajn kondutojn, vi fariĝos tiu, kiu profitigos la plej multe da homoj. Se vi rekonstruigos mian kuirejon de senpaga manĝaĵo kaj donacos varmajn manĝaĵojn al ĉiuj, kiuj bezonas manĝi, vi gajnos ambaŭ meriton kaj mensan trankvilecon. Sed se vi rifuzos esti donacema, mi malaperigos ĉiujn el viaj havaĵoj. Kaj mi splitos vian kurban kranion per mia diamanta ponardo!"

  Timante sian propran morton, Ilisa la Avarulo tuj promesis: "Ekde nun mi donos almozon malavare, Reĝo de Dioj."

  Sakao akceptis lian promeson. Ankoraŭ restante en la aero, li klarigis pri la vera valoro de donacemo. Li ankaŭ konvinkis Ilisan praktiki la Kvin Trejnajn ŝtupojn por profitigi sin mem kaj la aliajn. Estis kvin rezignindaj fikondutoj, kiuj estas detrui vivon, forpreni tion, kion oni ne donis, fari malĉastaĵon, paroli mensoge, kaj perdi sian menson pro alkoholaĵoj.

  Poste Sakao malaperis kaj revenis al sia ĉiela hejmo.

  llisa vere ŝanĝis siajn kondutojn. Li donis almozojn malavare, partoprenis en multaj aliaj bonfaroj, kaj fariĝis multe pli feliĉa. Li renaskiĝis en ĉiela mondo post sia morto.

  La moralinstruo estas: Vere malriĉas la riĉuloj, kiuj ne donas eĉ moneron.