77. Melki Virazenon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

77. Melki Virazenon

  Iam en iu izolita lando malofte vidiĝis azeno. Oni nur aŭdis, ke la azena lakto estas bongusta, sed neniu el ili konis azenon. Foje, iu havigis al si virazenon, kaj ĉiuj homoj konkure kaptis ĝin por akiri lakton. El ili iuj kaptis ĝian piedon, iuj kaptis ĝian orelon, iuj kaptis ĝian voston kaj iu eĉ kaptis ĝin penison. Ili ĉiuj deziregis melki ĝin kaj gustumi lakton la unua. Tiu, kiu kaptis la azenan penison, opiniis, ke ĝi estas azena mamo. Li do forte premadis ĝin por melki lakton. Finfine ili ricevis neniom da lakto ĝis elĉerpiĝo. Ili do klopodis vane, ricevis nenian rikolton kaj estis mokitaj de la tuta mondo.

  Iuj ordinaruloj de aliaj religioj ankaŭ tiel kondutis. Ili aŭdis la praktikan metodon, sed ne sciis kiel ĝuste praktiki ĝin. Anstataŭe, ili ekrevis pri la evitindaj aferoj, havis diversajn herezajn vidpunktojn, sin turmentis per nudeco kaj malsato, kaj eĉ sin ĵetis en fajron. Fine, ili falis en la amaran vivstaton pro siaj herezaj vidpunktoj simile al la malsaĝuloj, kiuj strebis por la lakto.