74. Evito de puno

El Vikio BRE
Redakto de 23:28, 5 Jun. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  74. Evito de puno

  Iam la reĝo publikigis leĝon, ke ĉiuj bramanoj kaj aliaj religianoj en lia regno devas sin lavi puraj; se ne, oni punos ilin per skurĝado kaj peza laboro.

  Iu bramano portis malplenan akvujon kaj pretendis sin pure lavita. Se oni donis akvon al li, li tuj forverŝis, dirante: "Mi ne lavos plue. Lasu la reĝon lavi por si mem."

  Por eviti la punon de la peza laboro laŭ la leĝo, li pretendis sin pura, sed fakte li tute ne laviĝis.

  Vulgaraj monaĥoj ankaŭ kondutas same. Kun kalva kapo kaj tinkturita vestaĵo, ili kondutas kontraŭ la disciplinoj, sed pretendas observi disciplinojn por akiri profiton kaj eviti servon al la reĝo. Kvankam ili ŝajnas ŝramano, tamen ili ne havas la veran meriton, kvazaŭ malplena botelo, kiu nur havas eksteran formon.