73. Kvar sur Lignoŝtipo

El Vikio BRE
Redakto de 12:50, 13 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  73. Kvar sur Lignoŝtipo

  [Dankemo]

  Antaŭe Reĝo Brahmadato de Benareso havis filon. Li plenkreskis kiel maliculo kaj kruelulo, kiu kutime klopodis pruvi, ke li estis pli kruda ol ĉiuj aliaj. Li estis turmentemulo, kiu konstante molestis homojn kaj estigis batalojn. Li kutime parolis kun fiodoro de malpuraĵo kvazaŭ el la defluilo. Kaj li kutime facile furioziĝis, kvazaŭ siblanta serpento piedpremata.

  Oni en kaj ekster la palaco fuĝis de li kiel de malsata homdevora demono. Ili laŭeble evitis lin kiel eron de malpuraĵo en la okuloj. Malantaŭ lia dorso ĉiuj nomis lin la “'Malica Reĝido". Unuvorte li ne estis bona homo!

  Iutage la reĝido decidis eliri por naĝi. Li iris enriveriĝis kun siaj servantoj kaj asistantoj. La ĉielo subite mallumiĝis preskaŭ kiel nokto. Grandega ŝtormo okazis. Estanta tiel kruda kaj senracia, la reĝido ĉiam provis montri, ke li timas nenion. Do li blekis al la servantoj: "Portu min en la mezon de la rivero kaj banu min. Poste reportu min al la riverbordo."

  Sekvante Laŭ lian ordonon, ili portis lin al la flumezo. Poste, ili diris: "Nun estas nia ŝanco! Kion ajn ni faras ĉi tie, la reĝo neniam povos eltrovi. Do ni mortigu la Malbonan Reĝidon ĉi tie. Dronu en inundo, vi sentaŭgulo!" Tiel ili ĵetis lin en la ŝtorme torentan riveron.

  Kiam ili revenis al la bordo, la aliaj demandis, kie estis la reĝido. Ili respondis: "Ni ne scias. Kiam ekpluvis, li naĝis pli rapide ol ni kaj certe jam revenis al Benareso."

  Post kiam ili revenis al la palaco, la reĝo demandis: "Kie estas mia filo?" Ili respondis: "Ni ne scias, Via Reĝa Moŝto. Kiam la ŝtormo okazis, ni opiniis, ke li revenis antaŭ ni." Reĝo Brahmadato venigis serĉistaron kaj komencis serĉi la reĝidon. Ili serĉis zorgeme sur ĉiuj vojoj ĝis la riverbordo, sed ne povis trovi lin.

  Jen estis la okazaĵo. En la venta kaj pluva mallumo la reĝido drivis laŭ la torenta rivero. Fortune li ekkaptis flosantan arbotrunkon. Firme li tenis ĝin por sia kara vivo. Flosante laŭ la rivero, la krudulo timis sian eventualan morton, do li ploregis kiel timigita senpova bebo!

  Okazis hazardo, ke antaŭ nelonge, granda riĉulo mortis en Benareso. Li iam kaŝis trezoron en la bordon de la sama rivero por konservi ĝin. Lia riĉaĵo sumiĝis je 40 milionoj da ormoneroj. Pro sia avareco al la trezoro, li renaskiĝis kiel humila serpento, serpentumanta sur la ventro dum gardo al la trezoro.

  En proksima loko sur la riverbordo estis alia riĉa avarulo, kiu kaŝis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj. Ankaŭ pro sia firma kroĉiĝo al la riĉaĵo, li renaskiĝis kiel akvorato. Ankaŭ li restis por gardi sian kaŝitan trezoron.

  Kiam la ŝtormo okazis, la serpento kaj akvorato estis pelitaj el siaj truoj kaj drivis en la torentan riveron. Timante la dronon, ili ambaŭ hazarde ekkaptis la saman arbotrunkon, sur kiu estis la reĝido ploreganta pro timego. La serpento grimpis sur unu finon kaj la akvokato sur la alian.

  Proksime estis alta kapokarbo, en kiu loĝis juna papago. Kiam la riveravko leviĝis pro la ŝtormo kaj inundo, la kapokarbo elradikiĝis kaj falis en la riveron. Kiam la papago provis forflugi, la vento kaj pluvo pelis lin sur la saman lignoŝtipon, sur kiu estis la serpento, la akvorato kaj la Malbona Reĝido.

  Nun estis kvar vivestaĵoj sur la lignoŝtipo, flosanta al kurbiĝo de la rivero. Proksime sanktulo loĝis kviete en malgranda kabano. Hazarde, li estis la Bodhisatvo, la Iluminiĝinto. Li naskiĝis en riĉan altklasan familion en Urbo Kasi. Kiam li plenkreskiĝis, li forlasis siajn riĉecon kaj pozicion, kaj ekloĝis solae ĉe la rivero.

  Estis noktomezo kiam la sanktulo aŭdis la panikan kriadon de la Malbona Reĝido. Li pensis: "Tio sonas kiel timigita homo. Mia kompatemo ne permesas min ignori lin. Mi devas savi lin."

  Li kuregis al la rivero kaj kriis. "Ne timu! Mi savos vin!" Li saltis en la torentan riveron, kaptis la lignoŝtipon, kaj perforte tiris ĝin sur la bordon.

  Li helpis la reĝidon surbordiĝi sekure. Rimarkinte la serpenton, akvoraton kaj papagon, li portis ilin kaj kondukis la reĝidon al sia komforta kabaneto. Li bruligis kuirfajron. Pensante pri la malforteco de la bestoj, li ĝentile varmigis ilin ĉe la fajro. Post kiam ili varmiĝis kaj sekiĝis, li metis ilin apude, kaj petis la reĝidon sin varmigi. La sanktulo elprenis iom da fruktoj kaj nuksoj. Denove li nutris la plej senpovajn bestojn unue, kaj poste regalis la atendantan reĝidon.

  Ne mirinde, ke tio furiozigis la Malbonan Reĝidon! Li pensis: "La stulta sanktulo ne zorgas pri mi, granda kortega princo. Anstataŭe, li donis pli altan pozicion al ĉi tiuj tri stultaj sencerbaj bestoj!" Tiel pensante, li ekkovis venĝeman malamon kontraŭ la milda Bodhisatvo.

  En la sekva tago la sanktulo sekigis la lignoŝtipon sub la suno. Poste li splitis kaj bruligis ĝin, kuiris ilian manĝaĵon kaj tenis ilin varmetaj. Post kelkaj tagoj la kvar savitoj de tiu sama ŝtipo fariĝis fortaj kaj sanaj.

  La serpento iris al la sanktulo por diri adiaŭon. Li volvis sian korpon sur la tero, arkigis sin supren, kaj kapklinis respekteme. Li diris: "Estimata, vi faris grandan savadon al mi! Mi dankas vin. Mi ne estas malriĉa serpento, en certa loko mi enterigis trezoron de 40 milionoj da ormoneroj. Kaj mi ĝoje oferos ĝin al vi, ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, 'Serpento! Serpento!'"

  Ankaŭ la akvorato iris al la sanktulo kaj diris adiaŭon. Li sin levis sur postaj kruroj kaj riverence klinis sian kapon respektoplene. Li diris: "Estimata, vi faris grandan aferon por mi! Mi dankas al vi. Mi ne estas malriĉa akvorato. En certa loko mi enterigis trezoron de 30 milionoj da ormoneroj. Kaj mi ĝoje donos ĝin al vi ĉar por ĉiuj la vivo estas senpreza! Kiam ajn vi bezonos monon, nur iru al la riverbordo kaj kriu, '"Rato! Rato!'"

  Tiaj dankemaj donacemoj de la serpento kaj akvorato estis neniel samaj al iliaj antaŭaj avaraj homvivoj!

  Poste venis la papago por adiaŭi la sanktulon. Li riverence klinis sian kapon respekteme kaj diris: "Estimata, vi faris grandan aferon por mi! Mi estas dankema al vi, sed mi posedas nek oron nek arĝenton. Tamen, mi ne estas malriĉa papago. Kiam ajn vi bezonos la plej bonan rizon, nur iru al la riverbordo kaj kriu 'Papago! Papago!' Tiam mi venigos ĉiujn miajn parencojn el ĉiuj arbaroj de la Himalajo kaj ni alportos al vi ĉarojn da plej valora bonodora ruĝa rizo. Por ĉiuj la vivo estas senpreza!"

  Fine la Malbona Reĝido venis al la sanktulo. Ĉar lia menso pleniĝis de la venĝema venenaĵo, li pensis nur pri mortigo al la sanktulo se li denove vidis lin. Tamen li diris: "Estimata, kiam mi fariĝos reĝo, bonvolu veni al mi kaj mi provizos al vi la 'Kvar Necesaĵojn'." Li revenis al Benareso kaj baldaŭ fariĝis la nova reĝo.

  Post nelonge la sanktulo decidis vidi, ĉu la dankemoj de la kvar vivestaĵoj estis veraj. Unue li iris sur la riverbordon kaj kriis: "Serpento! Serpento!" Je la sono de lia unua vorto, la serpento rampis el sia hejmo sub la tero. Li riverencis respekteme kaj diris: "Honorulo, sub ĉi tiu loko estas kaŝitaj 40 milionoj da oromoneroj. Ilin elfosu kaj prenu kun vi!" "Tre bone," diris la sanktulo, " mi venos denove,kiam mi bezonos ĝin."

  Forlasinte la serpenton, li piediris laŭ la riverbordo kaj kriis: "Rato! Rato!" La akvorato alkuris kaj ĉio okazis ĝuste kiel ĉe la serpento.

  Poste, li ekkriis: "Papago! Papago!" La papago tuj flugis malsupren el sia arba hejmo, li riverencis respekteme kaj diris: "Honorulo, ĉu vi bezonas ruĝan rizon? Mi alvokos miajn parencojn kaj ni portos al vi la plej bonan rizon el la tuta Himalajo." La sanktulo respondis: "Tre bone! Mi alvenos denove kiam mi bezonos ĝin."

  Fine li ekvojaĝis por vidi la reĝon. Li piediris al la reĝa plezura ĝardeno kaj dormis tie por nokto. Matene, en treege modesta kaj digna sinteno, li iris kolekti almozmanĝaĵon en la urbo Benareso.

  En la sama mateno la maldankema reĝo sidis sur impone ornamita kortega elefanto, kaj gvidis grandan procesion ĉirkaŭ la urbo. Kiam li vidis la Iluminiĝinton de malproksime, li pensis: "Aha! Ĉi tiu maldiligenta senhejma vagabondo venas por peti bonon de mi. Mi devas senkapigi lin antaŭ ol li diros al ĉiuj, kion li faris por mi!"

  Do li ordonis siajn servantojn: "Tiu senvalora almozulo certe volas peti ion de mi. Ne lasu lin prokisimiĝi al mi. Tuj arestu lin, ligu liajn manojn malantaŭ la dorso kaj skurĝu lin ĉe ĉiu stratangulo. Konduku lin al la ekzekutbloko ekster la urbo kaj dehaku lian kapon. Poste levu lian korpon sur akrigitan kolonon kaj montru ĝin por ke ĉiuj vidu, ke. Eestas tiom multe da maldiligentaj almozuloj!"

  La servantoj sekvis liajn kruelajn ordonojn. Ili ligis la senkulpan grandulon kiel ordinaran krimulon. Ili skurĝis lin senkompate ĉe ĉiu stratangulo survoje al la ekzekutbloko. Sed kiel ajn grave ili skurĝis lin tranĉante en lian karnon, li restis dignoplena. Post ĉiu skurĝo li simple diris por ke ĉiuj aŭdu: "Ĉi tio pruvas, ke ankoraŭ pravas la malnova onidiro: 'Estas pli rekompencplene tiri mortan lignon el la rivero ol helpi maldankemulon!'"

  Iuj spektantoj ekmiris, kial li nur diris tion ĉe ĉiu stratangulo. Ili diris unuj al aliaj: "Eble la doloron de la kompatinda viro kaŭzis maldankemulo." Do ili demandis lin: "Oh sanktulo, ĉu vi faris ian servon al maldankemulo?"

  Li rakontis la tuta historion al ili, kaj konklude li diris: "Mi savis ĉi tiun reĝon el terura inundo, kaj tiel mi kaŭzis al mi la nunan dolorn. Mi diris tion nur pro tio, ke mi ne sekvis la diron de la maljuna saĝo."

  Aŭdinte la historion, la civitanoj de Benareso koleriĝis kaj diris inter si mem: "'Tiu ĉi bonulo savis la vivon de la reĝo. Sed la reĝo estas tiel kruela, ke li neniel havas dankemon en si. Kiel ni povus profiti de tia reĝo? Li nur estas danĝero al ni. Ni forigu lin!"

  La kolerego de civitanoj sin turnis en ribelon. Ili sin ĵetis al la reĝo kun sagoj, tranĉiloj, bastonoj kaj ŝtonoj. La reĝo mortis sidante sur la kortega elefanto. Tiam oni ĵetis la kadavron de la iama Malbona Reĝido en fosaĵon ĉe apud la vojo.

  Poste ili faris la sanktulon kiel sian novan reĝon. Li regis Benareson tre bone. Iutage poste li decidis iri por vidi siajn malnovajn amikojn. Do li elrajdis en granda procesio ĝis la riverbordo.

  Li kriis: "Serpento! Serpento!" La serpento aperis, esprimis sian estimon kaj diris: "Via Moŝto, vi estas bonvena se vi volas mian trezoron." La reĝo ordonis la servantojn elfosi la 40 milionojn da ormoneroj.

  Li iris al la hejmo de la akvorato kaj kriis: "Rato! Rato!" Ankaŭ la rato tuj aperis, esprimis sian estimon kaj diris: "Via Moŝto, bonvenon se vi volas mian trezoron." Do la servantoj de la reĝo elfosis la 30 milionojn da oromoneroj.

  Poste la reĝo kriis "Papago! Papago!" La papago tuj flugis al la reĝo, riverencis respekteme kaj diris: "Via Moŝto, se vi volas, mi kolektos la plej bonan ruĝan rizon por vi." Sed la reĝo sanktulo respondis: "Ne nun, mia amiko. Mi petos de vi kiam ni bezonos rizon. Nun ni revenos al la urbo."

  Post kiam li revenis al la kortega palaco en Benareso, la reĝo metis la 70 milionojn da ormoneroj sub gardon en sekuran lokon. Li farigis oran bovlon kiel hejmon de la dankema serpento. Li farigis labirinton el la plej bonaj kristaloj por ke la donacema rato enloĝu. Kaj la bonkora papago transloĝiĝis en oran kaĝon kun pordo, kiun li povis fermi kaj malfermi ene.

  Ĉiutage la reĝo donis pufigitan rizon kaj la plej dolĉan mielon sur oraj teleroj al la serpento kaj papago. Kaj sur alia ora telero li donis la plej aroman parfumitan rizon al la akvorato.

  La reĝo famiĝis pro sia donacemo al la malriĉuloj. Li kaj liaj tri bestoamikoj kunvivis en perfekta harmonio dum multaj jaroj. Kiam ili mortis, ili ĉiuj renaskiĝis laŭ siaj meritoj.

  The La moralinstruo estas: Dankemo estas rekompenco, kiu mem estas rekompencita.