7. Saĝo kaj Kompato

El Vikio BRE
Redakto de 07:14, 12 Jun. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

7. Saĝo kaj Kompatemo

  Demando: Mi ofte aŭdis, ke budhanoj parolas pri saĝo kaj kompatemo. Kion signifas tiuj du terminoj?

  Respondo: Iuj religianoj kredas, ke kompatemo aŭ la tre simila amo estas la plej grava spirita kvalito, sed ili malsukcesis atenti pri saĝo. La rezulto estas, ke ili fariĝis bonkoraj malsaĝuloj, kiuj estas personoj tre bonkoraj, sed kun malgranda aŭ eĉ nenia komprenemo. Aliaj pensemaj sistemoj kiel scienco kredas, ke saĝo povas plejgrande disvolviĝi kiam foriĝas ĉiuj emocioj, inkluzive de kompatemo. La rezulto estas, ke sciencistoj inklinas atenti nur pri la rezultoj sed forgesas, ke la celo de scienco estas servi al homoj anstaŭ administri kaj regi ilin. Alie, kiel sciencistoj povus elspezi siajn spertojn por disvolvi nuklean bombon, biologian militon kaj aliajn similajn? Budhismo instruas, ke vi devas disvolvi ambaŭ saĝon kaj kompatemon por esti individuo vere ekvilibra kaj perfekta.

  Demando: Do laŭ Budhismo, kio estas saĝo?

  Respondo: La plej alta saĝo estas la vido, ke ĉiuj fenomenoj en la realeco estas efemeraj, nek perfektaj nek individuaj. Tiu kompreno estas tute liberiga kaj kondukas nin al grandaj sekureco kaj feliĉo, kio nomiĝas Nirvano. Sed la Budho ne multe parolis pri tiu ĉi nivelo de saĝo. Se ni simple kredas, kion oni instruas al ni, tio ne estas saĝo. Vera saĝo estas rekta vido kaj kompreno de ni mem. Sur tiu ĉi nivelo, la saĝo estas teni malferman menson anstataŭ la ferman; aŭskulti vidpunktojn de aliaj homoj anstataŭ esti obstina; atenteme esplori la faktojn kontraŭajn al niaj kredoj anstataŭ kaŝi niajn kapojn en sablon; esti objektiva anstataŭ esti antaŭjuĝema; elspezi tempon por formi niajn opiniojn kaj kredojn anstataŭ nur akcepti la unuan aŭ plej emociajn aferojn donitajn al ni, kaj ĉiam esti preta ŝanĝi niajn kredojn se kontraŭaj faktoj aperas antaŭ ni. Tiu, kiu faras tion, certe estas saĝa kaj atingas la veran komprenon. Estas facila la metodo nur kredi tion, kion oni diris al vi. La budhana vojo bezonas kuraĝon, paciencon, flekseblecon kaj inteligentecon.

  Demando: Mi opinias, ke malmultaj homoj povas tion fari. Do kio estas la vidpunkto de Budhismo se nur malmultaj povas praktiki ĝin?

  Respondo: Estas vero, ke ne ĉiuj homoj estas jam pretaj por la veroj de Budhismo. Sed se iuj ne havas kapablon por kompreni budhajn instruojn nun, ili eble estos sufiĉe maturaj en siaj sekvaj vivoj. Krome, estas multaj homoj, kiuj povas pliigi sian komprenon per ĝustaj vortoj kaj kuraĝigoj. Ĝuste pro tio budhanoj afable kaj kviete strebas dividi la vidpunktojn de Budhismo kun aliaj. La Budho instruis nin kompateme kaj ni devas instrui la aliajn ankaŭ kompateme.

  Demando: Kio estas kompatemo laŭ Budhismo?

  Respondo: Kiel saĝo kovras la intelektan kaj komprenan flankon de nia naturo, kompatemo kovras la emocian aŭ sentan flankon de nia naturo. Kiel saĝo, kompatemo estas unika homa kvalito. La angla vorto "compassion" konsistas el du vortoj: "com" signifanta kunecon kaj "passion" signifanta fortan senton. Kaj tio estas kompatemo. Kiam ni vidas iun dolora, ni sentas lian doloron kiel la nian kaj strebas por mildigi kaj forigi ĝin. Tio estas kompatemo. Do ĉiuj plej bonaj en homaro, ĉiuj budhecaj kvalitoj kiel oferemo, preteco doni komforton, kompatemo, korfavoro, atentemo kaj zorgemo estas manifestoj de kompatemo. Vi ankaŭ rimarkos, ke la prizorgo kaj amo de kompatemulo al la aliaj venas el prizorgo kaj amo al li mem. Ni povas vere kompreni la aliajn kiam ni vere komprenas nin mem. Ni scios bone kio estas la plej bona por la aliaj, kiam ni scias kio estas la plej bona por ni mem. Ni povas kompati la aliajn kiam ni kompatas nin mem. Do en Budhismo nia propra spirita disvolviĝo etendas tre nature en prizorgon al la aliaj vivestaĵoj. La budha vivo ilustras tiun principon tre bone. Li pasigis ses jarojn strebante por sin profitigi kaj poste li kapablis profitigi la tutan homaron.

  Demando: Do vi diras, ke ni plej kapablas helpi aliajn post kiam ni helpas nin mem. Ĉu tio ne estas iom egoisma?

  Respondo: Ni kutime opinias, ke altruisto prizorgas aliajn antaŭ ol sin mem, kaj kontraŭe, ke egoisto prizorgas sin mem antaŭ ol la aliajn. Budhismo prenas la miksaĵon de ambaŭ anstataŭ nur unu el ili. La vera memprizorgo iom post iom maturiĝas en prizorgado al aliaj, kiam ni vidas, ke la aliaj vere estas samaj kiel ni mem. Tio estas vera kompatemo. Kompatemo estas la plej bela juvelo en la krono de budha instruo.