69. Rapida Manĝado

El Vikio BRE
Redakto de 12:24, 2 Jun. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

69. Rapida Manĝado

  Iam antaŭe, iu vojaĝis de la Norda Hindio al la suda. Li longe loĝis tie kaj prenis lokan knabinon kiel sian edzinon.

  Foje, apenaŭ la edzino pretigis manĝaĵon por li, li tuj englutegis haste spite al varmego.

  La edzino surpriziĝis kaj demandis: "Ĉi tie estas neniu rabisto prirabi vin. Pro kio vi manĝas tiel rapide anstataŭ malrapide kaj dece?"

  Li respondis: "Jen sekreto. Mi ne rajtas diri al vi." Aŭdinde tion, la edzino des pli miris, kaj insistis pri la demando.

  La edzo respondis post longa hezito. Li diris: "Ekde mia avo ni havas metodon por manĝi rapide. Nun mi imitas tion kaj manĝas haste."

  La mondanoj ankaŭ kondutas same. Ili ne povas distingi bonon kaj malbonon, sed senhonte faras diversajn malbonojn, dirante, ke mi tiel kondutas ekde mia avo kaj ne rezignos tion ĝis la morto, simile al la malsaĝulo, kiu imitis rapidan manĝadon opiniante, ke tio estas bona metodo.