69.Obstina Serpento

El Vikio BRE
Redakto de 16:46, 1 Jul. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  69.  Obstinema Serpento

  [Firmvoleco]

  Iam estis kuracisto, kiu lertis en kuracado de serpentmordo. Iutage lin invitis parenco de viro, kiu estis mordita de mortige venena serpento.

  La kuracisto diris al ili: "Mi havas du metodojn por kuraci la mordvundon. La unua metodo estas kuraci ĝin per medicinaĵo. La alia estas kapti la serpenton, kiu mordis lin, kaj devigi ĝin elsuĉi sian propran venenon." La familianoj diris: "Ni trovos la serpenton kaj devigos ĝin elsuĉi la venenon."

  Post kiam oni kaptis la serpenton, la kuracisto demandis ĝin: "Ĉu vi mordis tiun ĉi viron?" "Jes, mi mordis lin," respondis la serpento. "Bone," diris la kuracisto, "vi devas suĉi vian propran venenon el lia vundo." Sed la obstinema serpento respondis: "Elsuĉi mian venenon? Ne! Mi neniam tion faris kaj faros!"

  La kuracisto estigis fajron el lignaĵo kaj diris al la serpento: "Se vi ne elsuĉos vian venenon, mi ĵetos vin en la fajron kaj forbruligos vin."

  Sed la serpento jam faris firman decidon. Ĝi diris: "Mi preferas morti!" Kaj ĝi ekmoviĝis al la fajro.

  La kuracisto lerta en kuracado de serpentmordo neniam vidis tian okazaĵon antaŭe en sia vivo. Li ekkompatis la bravan serpenton kaj detenis ĝin iri en la fajron. Li forigis la venenon el la suferanta viro per siaj medicinaĵo kaj sorĉvortoj.

  La kuracisto admiris firmvolecon de la serpento. Li sciis, ke se ĝi uzos sian firmvolecon en bona maniero, li plibonigos sian konduton. Do li instruis al ĝi la Kvin Trejnajn Ŝtupojn por eviti malbonajn kondutojn. Poste li liberigis ĝin kaj diris: "Iru en paco kaj damaĝu neniun."

  La moralinstruo estas: Firmvoleco gajnas respekton.