69.Obstina Serpento

El Vikio BRE
Redakto de 18:42, 10 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  69.  Obstina Serpento

  [Firmvoleco]

  Iam estis kuracisto, kiu estas spertulo kuraci serpentmordon. Iutage lin invitis la parenco de viro, kiu estis mordita de mortige venena serpento.

  La kuracisto diris al ili: "Estas du metodoj por kuraci la serpentmordon. La unua metodo estas kuraci ĝin per medicinaĵo. La alia estas kapti la serpenton, kiu mordis lin, kaj devigi ĝin elsuĉi sian propran venenon." La familianoj diris: "Ni trovos la serpenton kaj devigos ĝin elsuĉi la venenon."

  Post kiam oni kaptis la serpenton, la kuracisto demandis ĝin: "Ĉu vi mordis tiun ĉi viron?" "Jes. Mi mordis lin," respondis la serpento. "Bone," diris la kuracisto, "vi devas suĉi vian propran venenon el lia vundo." Sed la obstina serpento respondis: "Elsuĉi mian venenon? Neniam! Mi neniam tion faris kaj faros!"

  La kuracisto estigis fajron el lignaĵo kaj diris al la serpento: "Se vi ne elsuĉos vian venenon, mi ĵetos vin en la fajron kaj bruligos vin."

  Sed la serpento jam faris firman decidon. Ĝi diris: "Mi preferas morti!" Kaj ĝi ekmoviĝis al la fajro.

  La spertulo pri serpentmordo neniam vidis tian okazaĵon antaŭe en sia vivo. Li ekkompatis la obstinan serpenton kaj detenis ĝin iri en la fajron. Li uzis siajn medicinaĵon kaj sorĉvortojn por forigi la venenon el la suferanta viro.

  La kuracisto admiris firmvolon de la serpento. Li sciis, ke se ĝi uzos sian firmvolon en bona konduto, li disvolvos sin mem. Do li instruis al ĝi la Kvin Trejnajn Ŝtupojn por eviti malbonajn kondutojn. Poste li liberigis ĝin kaj diris: "Iru en paco kaj damaĝu al neniu."

  La moralinstruo estas: Firmvolo gajnis respekton.