67. La Lasta kuko

El Vikio BRE
Redakto de 11:06, 2 Jun. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

67. La Lasta kuko

  Iam antaŭe, paro da geedzoj havis tri kukojn. Post kiam ili ambaŭ manĝis po unu, restis nur la lasta kuko. Do ili interkonsentis: "Kiu parolos unue, tiu ne rajtos manĝi la kukon." Post la interkonsento, neniu el ili ekparolis plue por la kuko.

  Post momenton, entrudiĝis rabisto por prirabi ilin, kaj forportis ĉiujn havaĵojn.

  Sed la geedzoj nur gapis silente pro la antaŭa interkonsento. Vidinte tion, la rabisto ekatencis la edzinon ĝuste antaŭ la edzo. Sed la edzo ankoraŭ sin tenis silenta kvankam la li vidis tion.

  La edzino ekkriis pri la rabisto, kaj riproĉis la edzon: "Malsaĝulo! Kial vi ne kriu pri la rabisto pro la kuko? "

  La edzo aplaŭdis per la manoj, kaj diris kun rido: "Virinaĉo! Jen mi havos la kukon, kaj donos neniom al vi."

  Neniu el la homoj povis sin deteni de rido kiam ili informiĝis pri tio.

  Tiel kondutas ordinaraj homoj. Ili sin ŝajnigas trankvilaj kaj kvietaj por famo kaj profito, sed suferas atencon de diversaj rabistoj el siaj kleŝoj, kaj eĉ ne timas perdon de bono kaj falon en tri amaraj vivstatoj. Kvankam ili deziras la liberiĝo, tamen ili absorbiĝas en amuziĝo kun la kvin deziroj. Ili eĉ ne scias la danĝeron dronante en la suferego tute simile al la malsaĝuloj.