66. Reciti Stirmetodon

El Vikio BRE
Redakto de 20:36, 31 Maj. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  66. Reciti Stirmetodon

  Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por kolekti trezorojn.

  Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj bone sciis kiel stiri, direkti aŭ haltigi la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ ondegoj sur la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias surmaran stirmetodon."

  Aŭdinte tion, ĉiuj kredis al li.

  Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi.

  Kiam la ŝipo iris en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom sin movis. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.

  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri spirado kaj kontempli pri malpureco, sed nur povis reciti la tekston anstataŭ kompreni la enhavon. Kvankam ili ne scias pri diversaj metodoj, tamen ili pretendis, ke ili bone scias la meditadon, kaj instruis meditan metodon al aliaj. Oni konfuziĝis pro lia misinstruo, eraris pri la meditado kaj klopodis vane dum longaj jaroj. Li similis al la malsaĝulo, kiu dronigis siajn konvojaĝantojn.