66. Reciti Stirmetodon: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  66. Reciti Stirmetodon   Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por kolekti trezorojn.   Li scipovis parkere reciti la stirm...')
 
(2 intermediate revisions by 2 users not shown)
Linio 1: Linio 1:
 
  66. Reciti Stirmetodon
 
  66. Reciti Stirmetodon
  
  Iam estis filo de prestiĝa riĉulo. Li iris al la maro kun multaj komercistoj por kolekti trezorojn.  
+

  Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj bone sciis kiel stiri, direkti aŭ haltigi la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ ondegoj sur la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias surmaran stirmetodon."  
+
  Li scipovis parkere reciti la stirmetodon de la ŝipo kaj bone sciis kiel stiri, direkti aŭ haltigi la ŝipon en la kirlaĵoj aŭ sur ondegoj de la maro. Do li fanfaronis al la aliaj: "Mi bone scias la surmaran stirmetodon."
  
  Aŭdinte tion, ĉiuj kredis al li.
 
  Aŭdinte tion, ĉiuj kredis al li.
  
  Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi.
+
  Ne longe post kiam ili ekveturis sur la maro, la stiristo subite mortis de malsano, do la filo de la prestiĝulo fariĝis nova stiristo por lin anstataŭigi.
  
  Kiam la ŝipo iris en la kirlaĵon, la nova stiristo recitis laŭte: "Oni devas tiel stiri, kaj tiel direkti la ŝipon." Sed la ŝipo nur turniĝis en la kirlaĵo, kaj neniom sin movis. Do antaŭ ol la komercistoj atingis la trezorejon, ili ĉiuj dronis kune kun la ŝipo.
 
  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri spirado kaj kontempli pri malpureco, sed nur povis reciti la tekston anstataŭ kompreni la enhavon. Kvankam ili ne scias pri diversaj metodoj, tamen ili pretendis, ke ili bone scias la meditadon, kaj instruis meditan metodon al aliaj. Oni konfuziĝis pro lia misinstruo, eraris pri la meditado kaj klopodis vane dum longaj jaroj. Li similis al la malsaĝulo, kiu dronigis siajn konvojaĝantojn.
+
  La ordinaraj homoj ankaŭ tiel kondutas. Ili lernis iom da medita metodo kiel atenti pri la spirado kaj kontempli pri la malpureco, sed nur scipovas reciti la tekston anstataŭ kompreni la enhavon. Kvankam ili ne scias pri diversaj metodoj, tamen ili pretendas, ke ili bone scias la meditadon, kaj instruas tion al la aliaj. Oni konfuziĝas pro lia misgvido, eraras pri la meditado kaj klopodas vane dum longaj jaroj. Ili similas al la malsaĝulo, kiu dronigis siajn kunvojaĝantojn en la maro.

Nuna versio ekde 11:16, 2 Jun. 2014