63. Malica Virino kaj Buterlakta Saĝulo

El Vikio BRE
Redakto de 09:48, 9 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  63. Malica Virino kaj Buterlakta Saĝulo

  [Delogo]

  Iam tre riĉa homo vivis en Benareso de norda Hindio. Li havis filinon, kiu estis la plej bela virino en la urbo. Ŝia haŭto estis tiel mola kiel petaloj de rozfloro; ŝia vizaĝkoloro similis al lotusfloroj, kaj ŝiaj haroj estis tiel nigraj kiel meznokto. Sed malfeliĉe, ŝia belas nur haŭte. Interne ŝi estis tre kruela. Ŝi humiligis siajn servistinojn kaj eĉ emis bati ilin. Oni nomis ŝin "Malica Virino".

  Iutage ŝi iris al rivero por sin bani. Kiam ŝi sin banis, ŝiaj servistinoj ludis kaj plaŭdis en la akvo. Subite mallumiĝis kaj densa pluvŝtormo venis super ilin. Plej multe de la servistinoj kaj gardistoj forkuris. La servistinoj diris unuj al aliaj: "Nun estas perfekta tempo forigi la malican virinon por ĉiam." Do ili forlasis ŝin daŭre bananta en la rivero. La ŝtormo fariĝis pli kaj pli timinde furiozaa kiel je sunsubiro.

  Kiam la servistinoj reiris hejmen sen la Malica Virino, la riĉulo demandis ilin: "Kie estas mia kara filino?" Ili respondis: "Ni vidis ŝin elirinta el la rivero, sed ekde tiam ni ne plu vidis ŝin. Ni ne scias kien ŝi iris." La riĉulo sendis siajn parencojn serĉi ŝin, sed nenie ili povis trovi ŝin ŝin. Samtempe la Malica Virino drivis al malsupra parto de la rivero pro la feroca inundo.

  Estis tiel hazarde, ke sanktulo vivis en la arbaro ĉe la rivero. En la kvieta regiono li meditis dum longa tempo ĝis li jam ekĝuis sian internan feliĉon de alta mensstato. Pro tiu feliĉo li certigis al si mem, ke li jam forlasis la ordinaran deziron de la mondo.

  En la meznokto la Malica Virino flosis preter la kabano de la sanktulo per la furioza rivero. Ŝi kriis kaj ploris por helpo. Kiam la sanktulo aŭdis ŝin, li konsciis, ke virino estis en danĝero. Do li portis torĉon al la rivero kaj vidis ŝin flosanta. Li enakviĝis kaj savis ŝin. Li konsolis ŝin dirante: "Ne maltrankviliĝu. Mi prizorgos vin."

  Li portis ŝin en la kabanon kaj estigis fajron por ŝin sekigi kaj varmigi. Li donis fruktojn al ŝi por manĝi. Kiam ŝi manĝis ĝissate, li demandis: "Kie vi loĝas? Kiel vi falis en la riveron?" Ŝi diris al li pri la ŝtormo kaj kiel ŝiaj servistinoj forlasis ŝin. Li kompatis ŝin kaj lasis ŝin dormi en sia kabano por kelkaj noktoj. Li mem dormis sub la steloj.

  Post kiam ŝi resaniĝis, li diris al ŝi, ke estas tempo por ŝi reveni hejmen. Sed ŝi sciis, ke li estas sanktulo, kiu ĵuris neniam vivi kun virino kiel geedzoj. Jen kial li dormis ekstere dum ŝi dormis en la kabano.

  Por pruvi sian proprajn povon kaj superecon al li, ŝi decidis delogi lin rompi la religian ĵuron. Ŝi rifuzis forlasi ĝis ŝi tentis lin fali en amiĝon al ŝi.

  La Malica Virino uzis pozojn, artifikojn kaj flatojn, pri kiuj virinoj lertis. La sanktulo ankoraŭ ne estis sufiĉe forta por rezisti ŝian tenton. Post kelkaj tagoj ŝi sukcesis delogi lin rompi sian ĵuron. Ili ekvivis kune en la kvieta arbaro kvazaŭ geedzoj. Li perdis la internan feliĉon gajnitan per la meditado dum multaj jaroj.

  Baldaŭ la Malica Virino tediĝis pri la arbara vivo. Ŝi sopiris al la bruo kaj ekscitiĝo de la homplena urba vivomondo. Do ŝi kveris kaj kaĵolis ĝis ŝi realigis sian deziron. Ili translokiĝis al najbara vilaĝo.

  En la komenco la sanktulo vivtenis ŝin per vendado de buterlakto. Poste la vilaĝanoj venis kaj petis de lian propononkonsilon. Ili tuj konsciis, ke aŭskulti lin kaŭzas al ili bonan fortunon. Do ili eknomis lin "La Buterlakta Saĝulo" kaj ankaŭ donis kabanon al li por loĝi.

  Iutage bando de banditoj atakis la vilaĝon. Ili rabis ĉiujn valorajn objektojn kaj kaptis kelkajn vilaĝanojn, inkluzive de la Malica Virino. Reveninte sian arbaran kaŝejon, ili dividis la prirabaĵojn. Kiam ili ekdividis la kaptitojn, la banditestro estis sorĉita de la beleco de la Malica Virino. Do li prenis ŝin kiel sian edzinon.

  Ĉiuj aliaj kaptitoj estis liberigitaj. Kiam ili revenis al la vilaĝo, la Buterlakta Saĝulo demandis, kio okazis al lia edzino. Ili informis lin, ke banditestro tenis ŝin kiel edzinon. Li pensis: "Ŝi neniam povos vivi sen mi. Ŝi nepre trovos ŝancon por forfuĝi kaj reveni al mi." Opiniante, ke la vilaĝo estas malfortuna, ĉiuj aliaj forlasis ĝin. Sed Buterlakta Saĝulo restis en sia kabano kredante, ke lia edzino revenos.

  La malica virino ĝuis la plezuran vivon de banditoj. Sed ŝi maltrankviliĝis, ke ŝia edzo venos kaj forkondukos ŝin. Ŝi pensis: "Tiam mi perdos la novtrovitan luksaĵon. Mi estos sekura se mi forigos lin. Do mi sendos leteron al li kun preteksto, ke mi amas lin profunde. Kiel antaŭe mi uzos mian delogan povon por faligi lin. Sed ĉifoje li renkontos sian morton, kaj mi restos bandita reĝino!"

  Post kiam la Buterlakta Saĝulo ricevis la leteron, li kredis ĉiujn vortojn de ŝi. Li tuj enarbariĝis kaj kuris al la kaŝejo de la banditoj. Kiam li vokis ŝin, la Malica Virino eliris kaj diris: "Ho, mia kara edzo kaj mastro. Mi estas tre feliĉa revidi vin. Mi ne plu povis atendi por forfuĝi kun vi. Sed nun ne estas bona tempo, la banditestro facile sekvos nin kaj mortigos nin ambaŭ se ni foriros nun. Do ni atendu ĝis la nokto." Ŝi kondukis lin en la ĉambron, lin manĝigis kaj kaŝis en ŝrankon.

  Kiam la banditestro revenis en la vespero, li estis ebria. La Malica Virino demandis lin: "Mia moŝto kaj estro. Kion vi faros se vi nun vidos mian antaŭan edzon?" "Mi batos kaj piedbatos lin de flanko al la alia en la ĉambro!" Li fanfaronis, "Kie li estas nun?" "Li estas multe pli proksima ol via imago," ŝi diris, "fakte li estas ĉi tie, en la ŝranko!"

  Li malfermis la pordon de la ŝranko kaj eltiris la Buterlaktan Saĝulon. Li batis kaj piedbatis lin tien kaj reen en la ĉiambro laŭ sia fanfarono. La kompatinda viktimo ne vekriis. Li nur murmuris:

  "Sendankema malamantino, mensoga perfidulino."

  Tio estas ĉio, kion li diris. Ŝajne li fine lernis lecionon, sed tiel dolore!

  Finfine la ebria bandito laciĝis de la batado. Li ligis la viktimon, prenis vespermanĝon kaj dronis en ebrian dormoniĝo.

  La sekvan matenon, post la ebria dormo, la banditestro vekiĝis pli sobriĝinte. Li batis kaj piedbatis la ligitan viktimon denove. Anstataŭ vekrii, la Buterlakta Saĝulo ankoraŭ daŭre murmuris:

  "Sendankema malamantino, mensoga perfidulino."

  La bandito pensis: "Kiam mi punas tiun viron, kial li senĉese diras la samajn vortojn foje kaj refoje?" Vidante, ke lia edzino ankoraŭ dormis profunde, li demandis lin, kion tio signifas.

  La Buterlakta Saĝulo respondis: "Aŭskultu, kaj mi diros al vi. Mi estis arbara sanktulo, pace ĝuis altan staton de mia menso. Iunokte mi aŭdis tiun ĉi virinon krianta kiam ŝi drivis en la rivero de dum ŝtormo. Mi savis ŝian vivon kaj resanigis ŝin. Samtempe ŝi delogis min kaj mi perdis ĉiujn miajn internajn kvietecon kaj feliĉon. Ni translokiĝis en vilaĝon kaj mi pasigis tre ordinaran vivon. Tiam vi kaptis ŝin. Ŝi sendis leteron al mi dirante, ke ŝi suferas vivi kun vi, kaj petas, ke mi savu ŝin. Do vi povas vidi, ke ŝi tentis min al tiu ĉi katastrofo. Ŝi donis min en vian manon. Jen kial mi diras:

  '"Sendankema malamantino, mensoga perfidulino.'"

  La banditestro ne estis malsaĝa. Li pensis: "Tiu viro estas tiel bona prizorganto por ŝi, tamen ŝi kondukis lin en tiun ĉi embarasiĝon. Kion ŝi povos fari kontraŭ mi? Estus pli bone forigi ŝin."

  Li malligis la Buterlaktan Saĝulon kaj konsolis lin dirante: "Ne maltrankviliĝu. Mi prizorgos vin." Li vekis la Malican Virinon kaj diris: "Mia kara, ni mortigu tiun ĉi viron ĉe lia propra vilaĝo." Li kondukis ilin al la dezerta vilaĝo. Li ordonis ŝin kapti sian antaŭan edzon. Poste li levis sian spadon kaj forte hakis, sed en la lasta momento, li splitis la Malican Virinon en du pecojn.

  Eĉ iu tiel malbona kiel la murdema bandito povas ŝanĝi sian konduton. Li prizorgis la antaŭan rivalon ĝis tiu resaniĝis. Post kelkaj tagoj li demandis: "Kion vi faros nun?"

  La saĝulo respondis: "Mi ne plu volas la laikan vivon. Mi volas reveni al mia antaŭa arbaro por meditado."

  La bandito diris: "Ankaŭ mi volas esti ordinita kaj lerni meditadon en la arbaro." Fordoninte ĉiujn siajn ŝtelitajn havaĵojn, li iris kaj loĝis en la arbaro kun Buterlakta Saĝulo kiel sia instruisto. Post multa strebado ili ambaŭ atingis altan staton de interna feliĉo.

  La moralinstruo estas: Delogo Seksa tento estas danĝera al ambaŭ viro kaj virino