62. Pastro Vetludinta per Vivo: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
Linio 3: Linio 3:
 
  [Miskondukita moraleco]
 
  [Miskondukita moraleco]
  
  Iam estis reĝo, kiu emis vetludi kun sia kortega pastro. Kiam li ĵetis kubon, li ĉiam recitis la bonfortunajn sorĉvortojn:
+
  Iam antaŭe estis reĝo, kiu emis vetludi kun sia kortega pastro. Kiam li ĵetis kubon, li ĉiam recitis la bonfortunajn sorĉvortojn:
  
  "Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."
 
Linio 9: Linio 9:
 
  Ŝajne estis mirinde, ke uzante la sorĉvortojn, la reĝo ĉiam gajnis. Post nelonge la kortega pastro perdis preskaŭ ĉiun moneron gajnitan de li.
 
  Li pensis: "Mi perdis preskaŭ ĉiom el miaj havaĵoj al la reĝo. Eble tion kaŭzas liaj sorĉvortoj. Mi devas trovi rimedon por rompi la sorĉvortojn kaj regajni mian monon. Mi devas trovi puran virinon, kiu neniam kontaktis viron. Tiam mi ŝlosos ŝin en mian etaĝdomon kaj devigos ŝin esti fidela al mi!"
+
  Li pensis: "Mi perdis preskaŭ ĉiom el miaj havaĵoj al la reĝo. Eble tion kaŭzas liaj sorĉvortoj. Mi devas trovi rimedon por rompi la sorĉvortojn kaj regajni mian monon. Mi devas trovi puran virinon, kiu neniam kontaktis viron. Tiam mi ŝlosos ŝin en mia etaĝdomo kaj devigos ŝin esti fidela al mi!"
  
  Ŝajnis al li, ke tio estas bona ideo. Sed poste li ekhavis dubon. Li pensis: "Estas preskaŭ neeble teni virinon pura post kiam ŝi jam kutimiĝis al viro. Do mi devas laŭeble trovi la plej puran virinon, kiu neniam vidis viron!"
 
  Ĝuste tiam li hazarde vidis malriĉan virinon preterpasanta. Ŝi estis graveda. La kortega pastro estas spertulo por legi  markojn sur la korpo. Li tuj certigis al si, ke la naskiĝonta bebo estis inseksa. Tuj venis al li nova ideo: "Aha! Nur nenaskiĝinta bebino neniam vidas viron!"
+
  Ĝuste tiam li hazarde vidis malriĉan virinon preterpasanta. Ŝi estis graveda. La kortega pastro estas spertulo por legi  markojn sur la korpo. Li tuj certigis al si, ke la naskiĝonta bebo estis inseksa. Tuj venis al li nova ideo: "Aha! Nur nenaskiĝinta bebino neniam vidis viron!"
  
  La kortega pastro volontis fari ĉion ajn por venki la reĝon je la vetludo. Do li pagis monon por ke la malriĉa virino restu en lia domo kaj nasku la bebon tie. Kiam ĉarma knabineto naskiĝis, la kortega pastro aĉetis ŝin de ŝia patrino. Ŝi neniam vidis viron, kompreneble, krom la kortega pastro. Kiam ŝi elkreskiĝis, li ankoraŭ tenis ŝin tute sub lia regado, kvazaŭ li posedus la kompatindan knabinon.
+
  La kortega pastro volontis fari ĉion ajn por venki la reĝon je la vetludo. Do li pagis monon por ke la malriĉa virino restu en lia domo kaj nasku la bebon tie. Kiam ĉarma knabineto naskiĝis, la kortega pastro aĉetis ŝin de ŝia patrino. Ŝi neniam vidis viron, kompreneble, krom la kortega pastro. Kiam ŝi elkreskis, li ankoraŭ tenis ŝin tute sub lia regado, kvazaŭ li posedus la kompatindan knabinon.
  
  La kruela pastro faris tion nur por lia kutimo de vetludo. Antaŭ ol la knabino plenkreskiĝis, li evitis vetludi kun la reĝo. Nun ŝi jam plenaĝiĝis, kaj ankoraŭ estis lia malliberulino, li do denove proponis vetludon al la reĝo.
+
  La kruela pastro faris tion nur por lia kutimo de vetludado. Antaŭ ol la knabino plenkreskis, li evitis vetludi kun la reĝo. Nun ŝi jam plenaĝiĝis, kaj ankoraŭ estis lia malliberulino, li do denove proponis vetludon al la reĝo.
  
  La reĝo konsentis. Post kiam ili faris sian veton, la reĝo skuis la ĵetkubon kaj ripetis siajn favoratajn sorĉvortojn:
 
Linio 29: Linio 29:
 
  La sorĉvortoj de la reĝo ne efikis. Li perdis la veton kaj ekde tiam la pastro gajnis je ĉiu kubĵeto.
 
  La reĝo estis mirigita de la ŝanĝiĝo. Post konsiderado, li pensis: "La pastro nepre havas puran virinon ŝlositan en la domo kaj devigitan por esti fidela al li sola. Jen kial miaj sorĉoj ne plu efikas.
+
  La reĝo estis mirigita de la ŝanĝiĝo. Post konsiderado, li pensis: "La pastro nepre havas puran virinon ŝlositan en la domo kaj devigitan por esti fidela al li sola. Jen kial miaj sorĉoj ne plu efikas."
  
  Li enketis kaj trovis, ke la kruela pastro vere tion faras. Do li alvenigis faman junan dandon kaj demandis lin, ĉu li povos sukcese delogi la virinon. La junulo respondis: "Sen problemo, Via Reĝa Moŝto!" La reĝo pagis al junulo multe kaj ordonis lin ekagi senprokraste.
+
  Li enketis kaj trovis, ke la kruela pastro vere tion faras. Do li alvenigis faman junan dandon kaj demandis lin, ĉu li povos sukcese delogi la virinon. La junulo respondis: "Sen problemo, Via Reĝa Moŝto!" La reĝo pagis al junulo multe kaj ordonis tuj lin ekagi.
  
  La junulo aĉetis abunde da plej bonaj parfumoj kaj kosmetikaĵoj. Li funkciigas butikon ĝuste ekster la etaĝdomo de la kortega pastro. La etaĝdomo de la pastro altis je sep etaĝoj kun sep pordoj aparte al ĉiu etaĝo. Virinoj gardis ĉiun pordon, kaj neniu viro estis permesita eniri krom la pastro.
+
  La junulo aĉetis abunde da plej bonaj parfumoj kaj kosmetikaĵoj. Li ekfunkciigis butikon ĝuste ekster la etaĝdomo de la kortega pastro. La etaĝdomo de la pastro altis je sep etaĝoj kun sep pordoj aparte al ĉiu etaĝo. Virinoj gardis ĉiun pordon, kaj neniu viro estis permesita eniri krom la pastro.
  
  Nur unu servistino servis la virinon de la pastro. Ŝi portis ĉion enen kiaj eksteren, inkluzive de parfumoj kaj kosmetikaĵoj. La pastro donis monon al ŝi por aĉetado.
 
  La juna dando vidis, ke la servistino iradis en kaj ekster la etaĝdomo de la pastro. Li tuj eksciis, ke ŝi estas la nura persono, kiu povas helpi lin eniri. Do li elpensis metodon kaj dungis kelkajn kunulojn por helpi lin.
+
  La juna dando vidis, ke la servistino iradis en kaj ekster la etaĝdomo de la pastro. Li tuj eksciis, ke ŝi estas la nura persono, kiu povis helpi lin eniri. Do li elpensis metodon kaj dungis kelkajn kunulojn por helpi lin.
  
  La sekvan matenon, kiam la servistino eliris por fari aĉeton kiel kutime, la junulo drame falis sur la teron antaŭ ŝi. Kaptinte ŝiajn krurojn, li ekploris larmoplene: "Ho, mia kara patrino, estas tiel bone, ke mi vidas vin denove post tiel longa tempo!"
 
Linio 55: Linio 55:
 
  Kiam la servistino iris en la vendejon, ŝi demandis: "Kie estas mia filo?" Oni diris al ŝi, ke li estis tro grave malsana por labori, kaj kondukis ŝin por vidi lin. Ŝi ekmasaĝis lian dorson kaj demandis: "Kio okazis al vi, kara filo?" Li respondis: "Eĉ se mi mortus, mi ne povus diri al vi, Panjo."
 
  Ŝi daŭris: "Se vi ne povus diri al mi, al kiu vi povus diri?" Poste laŭ sia plano, la junulo ne plu povis sin deteni kaj konfesis al ŝi: "Mi fartis bone antaŭ ol vi diris al mi pri via bela sinjorino 'kvazaŭ marvirino laŭdata de maristoj'. Mi ekamis ŝin pro via priskribo. Mi devas peti ŝian manon. Mi ne povas vivi sen ŝi. Mi estas tro deprimita por daŭrigi mian vivon!"
+
  Ŝi insistis: "Se vi ne povus diri al mi, al kiu vi povus diri?" Poste laŭ sia plano, la junulo ne plu povis sin deteni kaj konfesis al ŝi: "Mi fartis bone antaŭ ol vi diris al mi pri via bela sinjorino 'kvazaŭ marvirino laŭdata de maristoj'. Mi ekamis ŝin pro via priskribo. Mi devas peti ŝian manon. Mi ne povas vivi sen ŝi. Mi estas tro deprimita por daŭrigi mian vivon!"
  
  La servistino diris: "Ne maltrankviliĝu, mia filo. Lasu tion al mi." Ŝi prenis eĉ pli da parfumoj kaj kosmetikaĵoj al la juna virino de la pastro. Ŝi diris al ŝi: "Mia mastrino, post kiam mia filo aŭdis de mi pri via beleco, li enamiĝas al vi. Mi ne scias kion fari plue!"
+
  La servistino diris: "Ne maltrankviliĝu, mia filo. Lasu tion al mi." Ŝi prenis eĉ pli da parfumoj kaj kosmetikaĵoj al la juna virino de la pastro. Ŝi diris al ŝi: "Mia mastrino, post kiam mia filo aŭdis de mi pri via beleco, li enamiĝis al vi. Mi ne scias kion fari plue!"
  
  Ĉar la pastro estas la nura viro, kiun la juna virino vidis, do ŝi estis scivolema, kaj kompreneble ŝi kovis rankoron pro la perforta mallibereco. Do ŝi diris: "Se vi povos ŝtele venigi lin en mian ĉambron, tio plaĉos al mi!"
 
Linio 63: Linio 63:
 
  La gardistinoj ĉe la sep pordoj kontrolis ĉion, kion la servistino portis enen kaj eksteren. Do ŝi elspensis metodon. Ŝi kolektis ĉiujn malpuraĵojn, kiujn ŝi povis trovi en la tuta etaĝdomo. Poste ŝi elportis iom da malpuraĵoj ĉiutage en granda kovrita florkorbo. Kiam la gardistinoj traserĉis ŝin, ŝi surŝimiris iom da malpuraĵo sur ilian vizaĝon. Tio faris ilin terni kaj tusi. Post nelonge ili ne plu kontrolis ŝin kiam ŝi trapasis la pordojn.
 
  Fine en iu tago ŝi kaŝis la junulon en sian kovritan florkorbon. Li estis sana sed maldika kaj tute ne peza. Ŝi sukcesis porti lin tra ĉiuj sep garditaj pordoj en la privatan ĉambron de la juna sinjorino. la du geamantoj restis kune dum kelkaj tagoj kaj noktoj, do la juna dando detruis ŝian perfektan fidelecon, kiun la kruela pastro perforte altrudis al ŝi.
+
  Fine en iu tago ŝi kaŝis la junulon en sian kovritan florkorbon. Li estis sana sed maldika kaj malpeza. Ŝi sukcesis porti lin tra ĉiuj sep garditaj pordoj en la privatan ĉambron de la juna sinjorino. la du geamantoj restis kune dum kelkaj tagoj kaj noktoj, do la juna dando detruis ŝian perfektan fidelecon, kiun la kruela pastro perforte altrudis al ŝi.
  
  Fine ŝi diris, ke estas tempo por li foriri. Li diris: "Mi iros, sed antaŭ tio lasu min bati la maljunan pastron je la kapo ĉar li estas tiel malica kontraŭ vi!" Ŝi konsentis kaj kaŝis lin en ŝrankon. Tio ankaŭ estis parto de lia sekreta plano. 
+
  Fine ŝi diris, ke estas tempo por li foriri. Li diris: "Mi foriros, sed antaŭ tio lasu min bati la maljunan pastron je la kapo ĉar li estas tiel malica kontraŭ vi!" Ŝi konsentis kaj kaŝis lin en ŝrankon. Tio ankaŭ estis parto de lia sekreta plano. 
  
  Kiam la pastro revenis, lia virino diris: "Via moŝto, mi estas tiel feliĉa hodiaŭ, ke mi volas danci dum vi ludos gitaron."
 
Linio 77: Linio 77:
 
  La junulo reiris al la ŝranko. La virino forigis la okulŝirmilon de la pastro kaj ŝimiris ungventon sur la ŝveliĝon de lia kapo. Kiam la pastro forlasis, la servistino kaŝis la junulon en ŝian florkorbon kaj ŝtele sendis lin el la etaĝdomo. La junulo senprokraste iris al la reĝo kaj raportis al li la tutan historion, kompreneble en fanfarona maniero.
 
  La sekvan tagon, la kortega pastro iris al la palaco kiel kutime. La reĝo diris: "Ĉu ni faru vetludon per kubo?" La pastro tuj konsentis, revante pri pli granda gajno. Ĝuste kiel antaŭe, la reĝo recitis siajn sorĉvortojn:
+
  En la sekva tago, la kortega pastro iris al la palaco kiel kutime. La reĝo diris: "Ĉu ni faru vetludon per kubo?" La pastro tuj konsentis, revante pri pli granda gajno. Ĝuste kiel antaŭe, la reĝo recitis siajn sorĉvortojn:
  
  "Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."
 
  "Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."
Linio 83: Linio 83:
 
  Kiel kutime la pastro aldonis:
 
  Kiel kutime la pastro aldonis:
  
 "Escepte de mia virino, kiu ĉiam estas fidela al mi!"

  Sed la ĵetkubo falis en la maniero favora al la reĝo kaj tiu prenis la monon de la pastro.
 
Kiel registrite je 04:24, 14 Jun. 2012

 62. Pastro Vetludinta per Vivo

  [Miskondukita moraleco]

  Iam antaŭe estis reĝo, kiu emis vetludi kun sia kortega pastro. Kiam li ĵetis kubon, li ĉiam recitis la bonfortunajn sorĉvortojn:

  "Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."

  Ŝajne estis mirinde, ke uzante la sorĉvortojn, la reĝo ĉiam gajnis. Post nelonge la kortega pastro perdis preskaŭ ĉiun moneron gajnitan de li.

  Li pensis: "Mi perdis preskaŭ ĉiom el miaj havaĵoj al la reĝo. Eble tion kaŭzas liaj sorĉvortoj. Mi devas trovi rimedon por rompi la sorĉvortojn kaj regajni mian monon. Mi devas trovi puran virinon, kiu neniam kontaktis viron. Tiam mi ŝlosos ŝin en mia etaĝdomo kaj devigos ŝin esti fidela al mi!"

  Ŝajnis al li, ke tio estas bona ideo. Sed poste li ekhavis dubon. Li pensis: "Estas preskaŭ neeble teni virinon pura post kiam ŝi jam kutimiĝis al viro. Do mi devas laŭeble trovi la plej puran virinon, kiu neniam vidis viron!"

  Ĝuste tiam li hazarde vidis malriĉan virinon preterpasanta. Ŝi estis graveda. La kortega pastro estas spertulo por legi markojn sur la korpo. Li tuj certigis al si, ke la naskiĝonta bebo estis inseksa. Tuj venis al li nova ideo: "Aha! Nur nenaskiĝinta bebino neniam vidis viron!"

  La kortega pastro volontis fari ĉion ajn por venki la reĝon je la vetludo. Do li pagis monon por ke la malriĉa virino restu en lia domo kaj nasku la bebon tie. Kiam ĉarma knabineto naskiĝis, la kortega pastro aĉetis ŝin de ŝia patrino. Ŝi neniam vidis viron, kompreneble, krom la kortega pastro. Kiam ŝi elkreskis, li ankoraŭ tenis ŝin tute sub lia regado, kvazaŭ li posedus la kompatindan knabinon.

  La kruela pastro faris tion nur por lia kutimo de vetludado. Antaŭ ol la knabino plenkreskis, li evitis vetludi kun la reĝo. Nun ŝi jam plenaĝiĝis, kaj ankoraŭ estis lia malliberulino, li do denove proponis vetludon al la reĝo.

  La reĝo konsentis. Post kiam ili faris sian veton, la reĝo skuis la ĵetkubon kaj ripetis siajn favoratajn sorĉvortojn:

  "Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."

  Sed tuj antaŭ ol li ĵetis la ĵetkubon, la pastro aldonis:

  "Escepte de mia virino, kiu estas ĉiam fidela al mi!"

  La sorĉvortoj de la reĝo ne efikis. Li perdis la veton kaj ekde tiam la pastro gajnis je ĉiu kubĵeto.

  La reĝo estis mirigita de la ŝanĝiĝo. Post konsiderado, li pensis: "La pastro nepre havas puran virinon ŝlositan en la domo kaj devigitan por esti fidela al li sola. Jen kial miaj sorĉoj ne plu efikas."

  Li enketis kaj trovis, ke la kruela pastro vere tion faras. Do li alvenigis faman junan dandon kaj demandis lin, ĉu li povos sukcese delogi la virinon. La junulo respondis: "Sen problemo, Via Reĝa Moŝto!" La reĝo pagis al junulo multe kaj ordonis tuj lin ekagi.

  La junulo aĉetis abunde da plej bonaj parfumoj kaj kosmetikaĵoj. Li ekfunkciigis butikon ĝuste ekster la etaĝdomo de la kortega pastro. La etaĝdomo de la pastro altis je sep etaĝoj kun sep pordoj aparte al ĉiu etaĝo. Virinoj gardis ĉiun pordon, kaj neniu viro estis permesita eniri krom la pastro.

  Nur unu servistino servis la virinon de la pastro. Ŝi portis ĉion enen kiaj eksteren, inkluzive de parfumoj kaj kosmetikaĵoj. La pastro donis monon al ŝi por aĉetado.

  La juna dando vidis, ke la servistino iradis en kaj ekster la etaĝdomo de la pastro. Li tuj eksciis, ke ŝi estas la nura persono, kiu povis helpi lin eniri. Do li elpensis metodon kaj dungis kelkajn kunulojn por helpi lin.

  La sekvan matenon, kiam la servistino eliris por fari aĉeton kiel kutime, la junulo drame falis sur la teron antaŭ ŝi. Kaptinte ŝiajn krurojn, li ekploris larmoplene: "Ho, mia kara patrino, estas tiel bone, ke mi vidas vin denove post tiel longa tempo!"

  Tiam liaj kunuloj ankaŭ intervenis: "Jes, tiu ĉi estas ŝi. Ŝi aspektas same, per ŝiaj manoj, piedoj, vizaĝo kaj eĉ la stilo de la vestaĵo. Jes, tiu ĉi estas ŝi!" Ili ĉiuj senĉese diris, kiel mirinde, ke ŝi ŝanĝiĝis tiel malmulte dum tiel longa tempo.

  La kompatinda virino certe perdis sian filon delonge, ĉar baldaŭ ŝi konvinkiĝis, ke tiu ĉi estas ŝia perdita filo. Ŝi kaptis la saĝan dandon, kaj ili ambaŭ ploris pro ĝojo je la mirakla rekuniĝo.

  Dum la plorĝemo la junulo demandis ŝin: "Kie vi loĝas nun, kara patrino?" "Mi loĝas najbare," ŝi diris, "en la etaĝdomo de la pastro. Tagnokte mi servas lian junan virinon. Ŝia beleco estas senkompara, kvazaŭ la marvirino ofte laŭdita de maristoj."

  Li demandis: "Kien vi iras nun, panjo?" "Mi aĉetos por ŝi parfumojn kaj kosmetikaĵojn, mia filo." "Ne necese, panjo," li diris, "ekde nun mi donas al vi la plej bonajn parfumojn kaj kosmetikaĵojn senpage!" Do li donis al ŝi parfumojn kaj kosmetikaĵojn, kaj ankaŭ faskon da amindaj floroj aldone.

  Kiam la juna virino de la pastro vidis ĉion multe pli bonkvalitajn ol kutime, ŝi demandis, kial la pastro estas tiel korfavora al ŝi. "Ne," respondis la servistino, "tiuj ne venis de la pastro. Mi akiris ilin el la vendejo de mia filo." Ekde tiam ŝi akiris parfumojn kaj kosmetikaĵojn el la vendejo de la dando, kaj tenis ĉe si la monon de la pastro.

  Post nelonge, la dando komencis la sekvan paŝon de sia plano. Li sin ŝajnigis malsana kaj restis en la lito.

  Kiam la servistino iris en la vendejon, ŝi demandis: "Kie estas mia filo?" Oni diris al ŝi, ke li estis tro grave malsana por labori, kaj kondukis ŝin por vidi lin. Ŝi ekmasaĝis lian dorson kaj demandis: "Kio okazis al vi, kara filo?" Li respondis: "Eĉ se mi mortus, mi ne povus diri al vi, Panjo."

  Ŝi insistis: "Se vi ne povus diri al mi, al kiu vi povus diri?" Poste laŭ sia plano, la junulo ne plu povis sin deteni kaj konfesis al ŝi: "Mi fartis bone antaŭ ol vi diris al mi pri via bela sinjorino 'kvazaŭ marvirino laŭdata de maristoj'. Mi ekamis ŝin pro via priskribo. Mi devas peti ŝian manon. Mi ne povas vivi sen ŝi. Mi estas tro deprimita por daŭrigi mian vivon!"

  La servistino diris: "Ne maltrankviliĝu, mia filo. Lasu tion al mi." Ŝi prenis eĉ pli da parfumoj kaj kosmetikaĵoj al la juna virino de la pastro. Ŝi diris al ŝi: "Mia mastrino, post kiam mia filo aŭdis de mi pri via beleco, li enamiĝis al vi. Mi ne scias kion fari plue!"

  Ĉar la pastro estas la nura viro, kiun la juna virino vidis, do ŝi estis scivolema, kaj kompreneble ŝi kovis rankoron pro la perforta mallibereco. Do ŝi diris: "Se vi povos ŝtele venigi lin en mian ĉambron, tio plaĉos al mi!"

  La gardistinoj ĉe la sep pordoj kontrolis ĉion, kion la servistino portis enen kaj eksteren. Do ŝi elspensis metodon. Ŝi kolektis ĉiujn malpuraĵojn, kiujn ŝi povis trovi en la tuta etaĝdomo. Poste ŝi elportis iom da malpuraĵoj ĉiutage en granda kovrita florkorbo. Kiam la gardistinoj traserĉis ŝin, ŝi surŝimiris iom da malpuraĵo sur ilian vizaĝon. Tio faris ilin terni kaj tusi. Post nelonge ili ne plu kontrolis ŝin kiam ŝi trapasis la pordojn.

  Fine en iu tago ŝi kaŝis la junulon en sian kovritan florkorbon. Li estis sana sed maldika kaj malpeza. Ŝi sukcesis porti lin tra ĉiuj sep garditaj pordoj en la privatan ĉambron de la juna sinjorino. la du geamantoj restis kune dum kelkaj tagoj kaj noktoj, do la juna dando detruis ŝian perfektan fidelecon, kiun la kruela pastro perforte altrudis al ŝi.

  Fine ŝi diris, ke estas tempo por li foriri. Li diris: "Mi foriros, sed antaŭ tio lasu min bati la maljunan pastron je la kapo ĉar li estas tiel malica kontraŭ vi!" Ŝi konsentis kaj kaŝis lin en ŝrankon. Tio ankaŭ estis parto de lia sekreta plano. 

  Kiam la pastro revenis, lia virino diris: "Via moŝto, mi estas tiel feliĉa hodiaŭ, ke mi volas danci dum vi ludos gitaron."

  La pastro diris: "Bone, mia belulino." "Sed mi estas tro hontema danci antaŭ vi," ŝi aldonis, "do bonvolu surporti okulŝirmilon dum mia dancado." Li denove konsentis ŝian postulon kaj ŝi metis okulŝirmilon ĉirkaŭ lian kapon.

  La pastro ludis belan muzikon per la komplika hindia gitaro, dum lia virino dancis. Post momento ŝi diris: "Kiel parto de mia danco, ĉu vi volontus lasi min frapi vin je la kapo?" "Laŭ via plaĉo, mia kara," li diris.

  Ŝi faris signon al la junulo. Li eliris de la ŝranko, alglitis de malantaŭe, kaj bategis la maljunan pastron je la kapo. Pro tio la okuloj de la pastro preskaŭ elstariĝis kaj tubero tuj aperis sur lia kapo. Li vekriis kaj la virino metis sian manon en la lian. Li diris: "Per tiel mola mano vi eĉ povas fari tiel fortan baton, mia kara!"

  La junulo reiris al la ŝranko. La virino forigis la okulŝirmilon de la pastro kaj ŝimiris ungventon sur la ŝveliĝon de lia kapo. Kiam la pastro forlasis, la servistino kaŝis la junulon en ŝian florkorbon kaj ŝtele sendis lin el la etaĝdomo. La junulo senprokraste iris al la reĝo kaj raportis al li la tutan historion, kompreneble en fanfarona maniero.

  En la sekva tago, la kortega pastro iris al la palaco kiel kutime. La reĝo diris: "Ĉu ni faru vetludon per kubo?" La pastro tuj konsentis, revante pri pli granda gajno. Ĝuste kiel antaŭe, la reĝo recitis siajn sorĉvortojn:

  "Se allogite, ĉiuj virinoj nepre forĵetos sian fidelecon kaj kondutos malvirte."

  Kiel kutime la pastro aldonis:

  "Escepte de mia virino, kiu ĉiam estas fidela al mi!"

  Sed la ĵetkubo falis en la maniero favora al la reĝo kaj tiu prenis la monon de la pastro.

  La reĝo diris: "Ho, pastro, via virino ne estas escepta! Vera fideleco ne povas esti devigita. Via plano estis teni novnaskitan knabinon, ŝlosi ŝin post sep pordoj garditaj de sep gardistinoj, kaj devigi ŝin esti ĉasta. Sed vi malsukcesis. La granda deziro de ĉiu malliberulo estas libereco! Ŝi ŝirmis viajn okulojn kaj ŝia juna amato donis ŝvelaĵon per bato sur vian kapon maljunan kaj kalvan. Tio pruvas, ke viaj pordoj kaj gardistinoj estis tute senutilaj!"

  La pastro revenis hejmen kaj akuzis sian virinon. Sed samtempe ŝi jam havis sian propran planon. Ŝi diris: "Ne, Via moŝto. Mi estas tute fidela al vi. Neniu tuŝis min krom vi! Mi pruvos tion per juĝo de fajro. Mi iros en fajron senbruligite por pruvi, ke mi diris la veron."

  Ŝi ordonis, ke la maljuna servistino trovu sian filon, la juna dando kaj proponu al li kapti ŝin je la mano por preventi ŝin iri en la flamojn. La ordonon sekvis la servistino.

  En la tago de la perfajra juĝo, la virino de la pastro diris al la rigardantoj: "Mi neniam estis tuŝita de alia viro krom tiu ĉi pastro, mia mastro. Laŭ tiu ĉi vero, la fajro ne havu potencon super mi."

  Poste, apenaŭ ŝi eksaltis en la fajron, kiam la junulo sin trudis el la homamaso kaj kaptis ŝin je la mano. Li kriis: "Haltu! Haltu! Kiel la pastro estas tiel kruela por devigi malfortan junulinon iri en la furiozan fajron!"

  Ŝi skue liberigis sian manon de li kaj diris al la pastro: "Mia moŝto, tiu ĉi viro jam tuŝis mian manon, do la juĝo de fajro estas tute senutila. Sed vi povas elvidi mian bonan intencon!"

  La pastro eksciis, ke li estis trompita. Li batis ŝin kaj elpelis ŝin por ĉiam. Je la fino la juna virino liberiĝis de la pastro kaj malfeliĉa sorto.

  La moralinstruo estas: Neniu povas devigi iun esti bonkonduta.