6. Meditado: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
 
Linio 1: Linio 1:
[[Demando: Kio estas meditado?]]
+
  6. Meditado
  
[[Demando: Ĉu meditado estas grava?]]
+
  Demando: Kio estas meditado?
  
[[Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?]]
+
  Respondo: Meditado estas konscia strebo por ŝanĝi la labormanieron de la menso. La Pali-vorto por meditado estas "bhavana", kiu signifas "kreskigi" aŭ "disvolvi".
  
[[Demando: Kiom da specoj de meditado ekzistas?]]
+
  Demando: Ĉu meditado estas grava?
  
[[Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?]]
+
  Respondo: Jes, ĝi estas grava. Malgraŭ kiom ni deziras esti bonaj, se ni ne povas ŝanĝi la deziron, kiu faras nin agi laŭ nia antaŭa kutimo, la ŝanĝo estos malfacila. Ekzemple iu konscius, ke li estas malpacienca al sia edzino kaj li promesus al si mem: "Ekde nun mi ne plu estos tiel malpacienca." Sed post horo li krius al sia edzino senkonscie simple pro tio, ke malpacienco jam leviĝis sen lia konscio. Meditado helpas disvolvi konscion kaj energion necesajn por konverti la enradikiĝintajn mensajn kutimojn.
  
[[Demando: Kiom longe mi devas mediti?]]
+
  Demando: Mi aŭdis, ke meditado povas esti danĝera, ĉu vere?
  
[[Demando: Kio estas Amema Meditado? Kiel praktiki ĝin?]]
+
  Respondo: Ni bezonas salon por vivi. Sed se vi manĝus kilogramon da salo, ĝi eble mortigus vin. Vi bezonas aŭton, laborante en la moderna mondo, sed se vi stiras la aŭton ebriiĝinte aŭ ne sekvas la trafikajn regulojn, la aŭto fariĝos danĝera maŝino. Same, meditado estas esenca por niaj mensaj saneco kaj bonfarteco, sed se vi praktikas ĝin en erara maniero, ĝi povus kaŭzi problemojn. Iuj havas malsanojn kiel deprimon, senracian timon aŭ skizofrenion. Ili opinias, ke meditado estas rapida metodo por kuraci iliajn malsanojn, ili ekmeditas kaj iam iliaj malsanoj des pli graviĝas. Se vi suferas de tiaj malsanoj, vi devas serĉi profesian helpon unue kaj ekpraktiki meditadon post via resaniĝo. Iuj agas ekster sia kapablo. Ili praktikas meditadon, sed anstataŭ tion fari iom post iom kaj ŝtupon post ŝtupo, ili meditadas per tro multe da energio dum longa tempo kaj baldaŭ elcerpiĝas. Sed eble la plej gravaj problemoj en meditadoj estas kaŭzitaj de "Kangurua Meditado". Iuj homoj iras al instruisto kaj praktikas lian meditan metodon por momento, poste ili legas ion en libro kaj decidas provi alian metodon. Post semajno fama instruisto pri meditado vizitas la urbon, do ili decidas kombini iom el liaj ideoj en sian praktikadon. Post nelonge ili senespere konfuziĝas. Estas eraro salti kiel kanguruo de unu instruisto al alia aŭ de unu medita metodo al alia. Sed se vi havas nenian severan mensan problemon, elektas meditadon, kaj praktikas ĝin prudente, tio estas unu el la plej bonaj aferoj, kiujn vi povas fari por vi mem.
  
[[Demando: Kio estas la profito de tia meditado?]]
+
  Demando: Kiom da specoj de meditado ekzistas?
  
[[Demando: Kiel tio eblas?]]
+
  Respondo: La Budho instruis multajn malsamajn specojn de meditado, el kiuj ĉiu destinas por solvi specialan problemon aŭ disvolvi specialan psikologian staton. Sed du plej komunaj kaj utilaj meditadoj estas Atento al Spirado, “anapana sati” en la Pali-lingvo, kaj Amema Meditado, “meta bhavana” en la Pali-lingvo.
  
[[Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj?]]
+
  Demando: Se mi volas praktiki Atenton al Spirado, kiel mi agu?
  
[[Demando: Klarigu, kio estas enrigarda meditado.]]
+
  Respondo: Vi devas sekvi tiujn facilajn ŝtupojn pri la loko, pozicio, praktiko kaj problemo. Unue trovu taŭgan lokon, eble ĉambron kie estas ne tro brue kaj vi ne facile ĝeniĝas. Due, sidu en komforta pozicio. La bona mainero estas sidi kun viaj kruroj krucitaj, kapkuseno sub viaj sidvangoj, dorso rekta, manoj sur la kruroj kaj okuloj fermitaj. Krome vi ankaŭ povas sidi sur seĝo tenante vian dorson rekta tiom longe kiom vi povas. Poste sekvu la esencan praktikon. Kiam vi sidas kviete kun viaj okuloj fermitaj, koncentru vian atenton sur la movojn de enspirado kaj elspirado. Vi povas tion fari per nombrado de spiroj aŭ enrigardo al la leviĝo kaj malleviĝo de la ventro. Dum via praktikado iuj problemoj kaj malfacilaĵoj eble aperas. Vi eble sentas ĝenan jukon sur la korpo aŭ malkomfortecon en viaj genuoj. Se tio okazas, malstreĉu vian korpon senmove kaj daŭre tenu vian atenton fiksita al la spirado. Vi eble havas multajn senordajn pensojn entrudiĝintajn en vian menson kaj logantajn vian atenton for de la spirado. La nura metodo kontraŭ tiu problemo estas pacience rekoncentri vian atenton al la spirado. Se vi konstante tion faras, la hazardaj pensoj malfortiĝos, via koncentrado pli kaj pli fortiĝos kaj vi havos momenton de profundaj mensa kvieteco kaj interna trankvileco.
  
[[Demando: Kio estas la celo de tio?]]
 
[[Demando: Do ĉu mi pravas dirante, ke enrigarda meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj?]]
+
  Demando: Kiom longe mi devas mediti?
  
[[Demando: Tio aŭdiĝas tre timinde.]]
+
  Respondo: Estas bone praktiki meditadon 15 minutojn ĉiutage por semajno. Poste plilongigu la tempon je 5 minutoj ĉiusemajne ĝis vi meditas 45 minutojn ĉiufoje. Post semajnoj de regula ĉiutaga meditado vi ekrimarkos, ke vi koncentriĝas plibone.
  
[[Demando: Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timiga. Kiel iluminiĝinto funkcias sen senso de memo aŭ posedanteco?]]
+
  Demando: Kio estas Amema Meditado? Kiel oni praktikas ĝin?
  
[[Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe vi devas mediti antaŭ ol vi iluminiĝos?]]
+
  Respondo: Kiam vi kutimiĝas al Atento al Spirado kaj praktikas ĝin regule, vi povas ekpraktiki Ameman Meditadon. Faru tion du- aŭ trifoje ĉiusemajne post kiam vi finas la praktikadon de Atento al Spirado. Unue koncentru vian atenton sur vin mem kaj diru al vi vortojn kiel "Mi estu bonfarta kaj feliĉa. Mi estu paca kaj trankvila. Mi estu protektata kontraŭ danĝeroj. Mia menso estu libera de malamo. Mia koro estu plena de amo. Mi estu bonfarta kaj feliĉa." Poste pensu pri amata persono, neŭtrala persono, kiun vi nek amas nek malamas, kaj fine malamata persono unu post unu, bondezirante, ke ĉiu el ili fartu tiel bone kiel vi mem.
  
[[Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?]]
+
  Demando: Kio estas la avantaĝo de tia meditado?
  
[[Demando: Mi aŭdis, ke meditado estas vaste aplikita hodiaŭ de psikiatroj kaj psikologoj, ĉu vere?]]
+
  Respondo: Se vi praktikas Ameman Meditadon regule kun ĝusta sinteno, vi rimarkos tre pozitivajn ŝanĝojn okazintajn en vi mem. Vi trovos, ke vi estas pli akceptema kaj indulgema kontraŭ vi mem. Vi trovos, ke pliiĝis viaj amemoj al amataj homoj. Vi trovos, ke vi amikiĝas kun tiuj, pri kiuj vi kutime ne interesiĝis kaj zorgis. Kaj vi trovos, ke malpliiĝis kaj eble malaperis la malamo aŭ malbona deziro kontraŭ iuj homoj. Iam se vi scias, ke iu estas malsana, malfeliĉa aŭ renkontas malfacilaĵojn, vi povas aldoni ilin en vian meditadon kaj ofte vi trovos, ke ilia situacio pliboniĝas.
 +
 
 +
  Demando: Kiel tio eblas?
 +
 
 +
  Respondo: Menso ĝuste disvolvita estas tre potenca instrumento. Se ni povas lerni koncentri nian mensan energion kaj projekcii ĝin al aliaj homoj, ĝi donas efikon sur ilin. Eble vi spertis tion. Probable en homoplena ĉambro vi sentas, ke iu rigardas vin, vi vin turnas kaj vere trovas, ke iu rigardas vin. La okazaĵo estas, ke vi perceptas la mensan energion de alia homo. Amema Meditado similas al tio. Se ni aktive aplikas nian mensan energion al aliaj homoj, ĝi iom post iom ŝanĝas ilin.
 +
 
 +
  Demando: Ĉu estas aliaj meditadoj?
 +
 
 +
  Respondo: Jes. La lasta kaj eble plej grava meditado nomiĝas vipasano. La vorto signifas "rigardi enen" aŭ "rigardi profunden". Oni kutime tradukas ĝin Enrigarda Meditado.
 +
 
 +
  Demando: Klarigu, kio estas Enrigarda Meditado.
 +
 
 +
  Respondo: Dum la enrigarda meditado oni strebas nur atenti kio okazas al ili sen pensi pri la okazaĵo aŭ reagi kontraŭ la okazaĵo.
 +
 
 +
  Demando: Kio estas la celo de tio?
 +
 
 +
  Respondo: Kutime ni reagas kontraŭ nia travivaĵo nur per ŝato aŭ malŝato al ĝi aŭ lasante ĝin kaŭzi pensojn, revojn aŭ memorojn. Ĉiuj tiuj reagoj distordas aŭ malklarigas nian travivaĵon tiel, ke ni malsukcese komprenas ĝin ĝuste. Per disvolvo de senreaga konscio ni komencas vidi, kial ni pensas, parolas kaj kondutas laŭ nia maniero. Kaj kompreneble pli da mem-scio povas havi positivan efekton sur nian vivon. La alia avantaĝo de praktikado de enrigarda meditado estas, ke post nelonge ĝi kreas breĉon inter nia travivaĵo kaj ni mem. Poste anstataŭ aŭtomate kaj senkonscie reagi al ĉiuj tentoj aŭ provokoj, ni trovas, ke ni povas iom retropaŝi kaj lasi nin decidi, ĉu ni devas agi aŭ ne, kaj se ni devas agi, kiel ni agu. Tiel ni komencas havi pli da regpovo en nia vivo, ne pro tio, ke ni jam disvolvas firman volon sed simple pro tio, ke ni vidas pli klare.
 +
 
 +
  Demando: Do ĉu mi pravas dirante, ke Enrigarda Meditado helpas nin fariĝi individuoj pli bonaj kaj feliĉaj?
 +
 
 +
  Respondo: Jes. Tio estas komenco, tre grava komenco. Sed meditado havas des pli altan celon ol tion. Kiam maturiĝas nia praktikado kaj profundas nia saĝo, ni ekrimarkas, ke nia vivo estas iom nepersona, ke ĝi fakte okazas sen "mi", kiu okazigas ĝin kaj eĉ sen "mi", kiu spertas ĝin. En la komenco la meditanto eble havas ŝancon iom ekvidi tion, sed poste tio fariĝos pli kaj pli evidenta.
 +
 
 +
  Demando: Tio aŭdiĝas tre timinde.
 +
 
 +
  Respondo: Jes, ĉu ne? Kaj fakte kiam iuj unue havas tiun ĉi sperton, eble ili estas iom timigitaj. Sed baldaŭ la timo anstataŭiĝis de la profunda konscio, ke ili ne plu estas tiaj, kiaj ili ĉiam sin opiniis. La egoo ekmalfortiĝas iom post iom kaj baldaŭ ĝi tute malaperas kiel la sensoj "Mi" "Min" Kaj "Mia". Ĝuste je tiu punkto budhanaj vivo kaj vidpunkto vere ekŝanĝiĝas. Nur konsideru, kiom da konfliktoj personeca, socia kaj eĉ internacia originis el egoo, racia aŭ nacia fiero, el la sento miskomprenita, humiligita aŭ timigita kaj el krio "Tio estas la mia!" aŭ "Tio apartenas al ni!" Laŭ budhismo veraj paco kaj feliĉo nur estiĝas kiam ni trovas nian veran naturon. Tio estas la tiel nomata iluminiĝo.
 +
 
 +
  Demando: Tio estas ideo alloga, sed samtempe ĝi estas tre timiga. Kiel iluminiĝinto funkcias sen senso de memo aŭ posedanteco?
 +
 
 +
  Respondo: Bone, eble iluminiĝinto demandus nin, "Kiel vi povas funkcii kun senso de memo? Kiel vi povas toleri ĉiujn malplezurojn de viaj aŭ alies timo, ĵaluzo, malĝojo kaj fiero? Ĉu vi ne sentas abomenon al la senĉesa klopodo akumuli pli kaj pli multe por la bezono ĉiam esti pli bona aŭ antaŭ la sekva persono, aŭ al la ĝenanta sento, ke vi eble perdus ĝin? Ŝajnas, ke iluminiĝinto vivas tre bone. Estas neiluminiĝintaj homoj, vi kaj mi, kiuj havas kaj kaŭzas ĉiujn problemojn.
 +
 
 +
  Demando: Mi komprenas vian vidpunkton. Sed kiom longe vi devas mediti antaŭ ol vi iluminiĝos?
 +
 
 +
  Respondo: Estas malfacile respondi kaj eble ne gravas la demando. Kial ne ekmediti kaj vidi, kien ĝi kondukas vin? Se vi praktikas ĝin kun sincereco kaj intelekto, vi eble trovos, ke multe pliboniĝas la kvalito de via vivo. Frue aŭ malfrue vi eble deziras esplori meditadon kaj Darmon pli profunde. Poste ĝi eble fariĝos la plej grava afero en via vivo. Ne komencu supozi aŭ maltrankviliĝi pri plialtaj ŝtupoj sur la vojo antaŭ ol komenci la vojaĝon. Faru paŝon ĉiufoje.
 +
 
 +
  Demando: Ĉu mi bezonas instruiston por lerni meditadon?
 +
 
 +
  Respondo: Instruisto ne estas absolute necesa, sed vere helpas la persona gvideco de tiu, kiu lertas pri meditado. Malfeliĉe, iuj monaĥoj kaj laikaj homoj sin pretendas kiel instruiston pri meditado dum ili ne scias kion ili faras. Provu trovi instruiston, kiu havas bonan reputacion kaj stabilan personecon, kaj firme persistas en budhaj instruoj.
 +
 
 +
  Demando: Mi aŭdis, ke meditado estas vaste aplikita hodiaŭ de psikiatroj kaj psikologoj, ĉu vere?
 +
 
 +
  Respondo: Jes, vere. Nun meditado famas pro tio, ke ĝi havas altan kuracan funkcion al menso kaj ĝi estas aplikita de multaj profesiaj laborantoj pri mensa resanigo por helpi indukti malstreĉiĝon, resanigi fobion kaj estigi memkonscion. La budhaj vidoj en la homa menso helpas tiel multe da homoj hodiaŭ kiel en la antikveco.

Kiel registrite je 17:14, 1 Mar. 2013