6. Malsaĝulo kun mortinta filo

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  6. Malsaĝulo kun mortinta filo

  Iam malsaĝulo havis sep filojn. Iu el la filo mortis. Vidinte tion, la malsaĝulo volis forlasi la domon por restigi mortintan filon tie.

  Vidinte tion, oni diris al li: “Vivantoj kaj mortintoj apartenas al malsamaj mondoj. Vi devas lin vestigi bone kaj enterigi en malproksimo. Kial vi deziras restigi lin ĉi tie dum vi forlasos la domon?”

  Aŭdinte tion, la malsaĝulo pensis en si: “Se mi devas enterigi lin anstataŭ restigi lin en la domo, mi devas mortigi alian filon por ligi tiun al alia pinto de mia portvekto. Tiel mi povos portvekte porti ilin pli facile.” Do li mortigis alian filon kaj portis ambaŭ mortintojn en malproksiman lokon por enterigi.

  Vidinte tion, oni ridis lin opiniante, ke ili neniam vidis tiel malsaĝan homon.

  Iu bikŝuo faris maldecaĵon kontraŭ unu disciplino sed ne kuraĝis penti, do li kaŝis tion kiel sekreton kun aserto, ke li estas pura. Iuj saĝuloj diris al li: “Kiel monaĥo vi devas observi disciplinon kiel teni perlon atente por ke ĝi ne perdiĝu. Kial vi kontraŭis desciplinon sed ne pentis pri tio?” La farinto de maldecaĵo diris: “Se mi devas penti, mi do faru aliajn por penti pri ili kune.” Do li faris aliajn maldecaĵojn kontraŭ la disciplinoj kaj pentis kune. Li kondutis simile al la malsaĝulo, kiu mortigis alian filon pro la mortinto.