58. Dividi heredaĵon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

58. Dividi heredaĵon

  Iam en regno Marao vivis kŝatria nobelo. Li suferis de grava malsano, sciis, ke li baldaŭ mortos. Li do ordonis siajn du filojn: "Dividu la heredaĵon laŭdece post mia forpaso."

  La filoj obeis lin, kaj dividis la heredaĵon tuj post lia morto. Sed la pliaĝa frato plendis, ke la malpliaĝa ne faris tion juste.

  Stulta maljunulo alvenis kaj proponis al ili: "Mi havas bonan metodon, por ke vi dividu la havaĵon tute egale. apartigu ĉion el la heredaĵo. Kiel vi faru tion? Vi apartigu ĉiun el la vestaĵoj, teleroj kaj boteloj, pelvoj kaj urnoj, kaj ankaŭ moneroj. Tiel vi duigos ĉiujn heredaĵon tute egale."

  Oni mokridis lin pri tio.

  Anoj de aliaj religioj pratikas absolutan respondon de debato. Ekzistas kvar metodoj por debato. El ili estas decida respondo, ekzemple “Ĉiuj homoj mortas.” estas difinita respondo; “Mortintoj renaskiĝos”, “Homoj ĉesigintaj amon ne plu renaskiĝas”, “Homo kun amo renaskiĝas” estas laŭkondiĉaj respondoj. Se iu demandis: “Ĉu homo estas la plej bona?” Vi devas konfirmi: “Ĉu via demando temas pri la tri malbonaj statoj aŭ la ĉielaj statoj? Se via demando temas pri la malbonaj statoj, homo estas la plej bona. Se via demando temas pri la ĉieluloj, homo estas la malpli bona.” Tio estas konfirma respondo. Se oni demandas pri la dek kvar malfacilaĵoj, kiel “Ĉu la mondo kaj vivestaĵoj havas bordon aŭ ne?”, “Ĉu ili havas komencon aŭ ne?”, kaj aliaj, vi devas uzi rezignan respondon. Sed homoj el aliaj religioj estas malsaĝaj. Ili sin opinias sufiĉe saĝaj kaj anstataŭigas kvar demandojn de debato per absoluta respondo, kvazaŭ la malsaĝulo, kiu apartigis la moneron por dividi la havaĵon.