56. Postulo al "Nenio"

El Vikio BRE
Redakto de 15:00, 21 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

56. Postulo al "Nenio"

  Iam du viroj kune promenis. Ili vidis, ke iu portas ĉaron da sezamo sur la vojo, sed neniel povas movi la ĉaron el danĝero. Tiam, la ĉaristo petis: "Helpu min movi la ĉaron el danĝero."

  La viroj demandis: "Per kio vi rekompencos nin?"

  La ĉaristo respondis: "Per nenio."

  Ambaŭ viroj helpis movi la ĉaron. Apenaŭ la ĉaro atingis ebenan lokon, iu el ili diris al la ĉaristo: "Donu al ni la rekompencon."

  La ĉaristo respondis: "Nenion."

  La postulanto insistis: "Do donu al ni la Nenion."

  La alia viro diris kun rido: "Li tute ne volas rekompenci nin. Do kial vi ankoraŭ insistas?"

  La postulanto respondis: "Li ja promesis al ni la Nenion, do li devas rekompenci nin per ĝi."

  La alia viro diris: "'Nenio' estas nur abstrakta vorto, sed ne konkreta objekto."

  Pro la kroĉiĝo al “Nenio”, ordinaraj homoj naskiĝas en stato de Nenio. Dum la “nenio” de la dua homo estas stato de sen formo, sen volo kaj sen ago.