55. Lojala Subulo

El Vikio BRE
Redakto de 23:21, 19 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  55. Lojala Subulo

  Iam antaŭe, reĝo havis lojalan subulon. Dum milito la subulo sinforgese savis la reĝon el danĝero. Pro tio la reĝo ĝojis, kaj volis donaci al li ĉion deziratan. Li do demandis la savinton: "Kion vi deziras? Mi donacos al vi ion ajn laŭ via deziro."

  Sed la subulo respondis: "Kiam vi bezonas razi vian barbon, bonvolu lasi min tion fari por vi."

  La reĝo respondis: "Se tio plaĉas al vi tion fari, mi kontentigos vian deziron."

  Tiu malsaĝulo estis mokita ĉiuj aliaj. Li povus akiri la duonan teritorion kaj altrangon, sed li postulis nur la humilan okupon.

  Tiel kondutas malsaĝuloj. Ĉiuj budhoj atingis iluminiĝon per malfacilaj praktikadoj dum sennombraj kalpoj. Estas tiel malfacile akiri homan vivon, renkonti budhismon kaj budhan instruon, kiel blinda testudo hazarde levas sian kapon tra truo en la ligna tabulo. Sed kiam ili havas malfacile atingeblan homan vivon kaj budhismon, ili kontentiĝas pri observado de nur malmulte da disciplinoj pro sia malsaĝo kaj ne plu klopodas por la perfekta nirvano. Ili ne havas ambicion pri la progreso, sed kontentiĝas pri la malĝustaj aferoj.