54. Kapo kaj Vosto

El Vikio BRE
Redakto de 23:09, 19 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  54. Kapo kaj Vosto

  Iam estis serpento. La vosto de la serpento diris al la kapo: "Mi devas rampi antaŭe." La kapo respondis: "Mi ĉiam rampis antaŭe. Pro kio vi subite volas anstataŭigi min?" Kiam la kapo rampis antaŭen, la vosto alkroĉis arbon kaj neniel moviĝis. La kapo povis fari nenion alian ol obei la voston kaj lasi ĝin rampi antaŭe. Sed pro tio, la serpento sin trudis en fajron kaj mortis de brulo.

  Iuj instruistoj kaj lernantoj ankaŭ kondutas same. La lernantoj diris, ke niaj instruistoj estas maljunaj, sed ili ĉiam gvidis kiel ĉefoj antaŭe. Ni estas junaj, kaj devas esti ĉefoj. Sed pro la juneco, la lernantoj ne bone scias disciplinojn kaj ofte rompas ilin. Ambaŭ instruistoj kaj lernantoj renaskiĝis en infero pro la rilato inter ili.