53. Reciproka venĝo

El Vikio BRE
Redakto de 20:05, 18 Apr. 2014 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

53. Reciproka venĝo

  Iam instruisto havis du lernantojn. Li suferis de piedmalsano, kaj ordonis ambaŭ lernantojn masaĝi po unu el la piedoj aparte de tempo al tempo.

  La lernantoj malamikiĝis kaj ĵaluzis unu kontraŭ la alia.

  Dum la foresto de unu, la alia rompis la piedon masaĝitan de li per ŝtono.

  Kiam li revenis, li koleris pro tio, kaj ankaŭ rompis la piedon masaĝitan de la alia por sin venĝi.

  Iuj lernantoj de budhismo ankaŭ estas samaj. La lernantoj de mahajano kulpigas hinajanon, dum la lernantoj de hinajano kulpigas la mahajanon, kaj ili detruas budhisman instruon de ambaŭ skoloj per tio.