53. Bando de Drinkemuloj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  53. Bando de Drinkemuloj

  [Sobreco]

  Iam kiam Brahmadato estis reĝo, la Iluminiĝinto renaskiĝis en riĉan familion. Li fariĝis la plej riĉa homo en Benareso.

  Harzarde estis bando da drinkemuloj vagantaj sur stratoj. Ĉio, kion ili ĉiam pensas, estis trovi metodon por akiri alkoholaĵon kaj tokson, sen kiuj ili ne povas vivi laŭ sia opinio.

  Iutage, kiam ili elspezis ĉiujn monerojn kiel kutime, ili elkovis planon por rabi la plej grandan riĉulon en Benareso. Sed ili ne sciis, ke li estas renaskiĝinta Bodhisatvo, do li ne estis tiel facile trompiĝebla.

  Ili decidis fari "narkotan vinon", kiu estas vino kun dormiga tokso sekrete aldonita. Ilia plano estis inviti la riĉulon trinki la narkotaĵon. Kiam li endormiĝos profunde, ili forŝtelos ĉiujn liajn monon, juvelojn kaj eĉ la valorajn vestaĵojn vestitajn de li. Do ili starigis portempan drinkejon ĉe apud la vojo. Ili metis la restan vinon en botelon, kaj miksis kelkajn fortajn dormpilolojn.

  Poste, la riĉulo iris sur la vojo al iu loko. Unu el la drinkemuloj vokis lin: "Honora sinjoro, kial vi ne ekĝuu vian tagan rajton kaj iom drinku kun ni? La unua kliento drinkas senpage!" Dirinte, li elverŝis la falsan vinon.

  La Iluminiĝinto neniam prenis alkoholaĵon, sed li estis scivola, kial tiuj drinkemuloj tiel malavaras kontraŭ je sia favorata drogo ĉar tio estas kontraŭ ilia kutimo.

  Li ekkonsciis, ke tio eble estas ia trompo. Do li decidis doni al ili lecionon. Li diris: "Estas kulpo aperi antaŭ la reĝo ebrie, aŭ eĉ kun iomete da vina odoro en mia spiro. Bonvolu afable atendi min ĉi tie. Mi venos al vi kiam mi revenos el la palaco."

  La drinkemuloj senesperiĝis. Ili ne povis drinki tiel frue kiel ili deziris. Sed ili decidis atendi pacience.

  Malfrue en tiu tago la riĉulo revenis al la ĉevoja trinkejo. La drinkemuloj preskaŭ malesperiĝis pri la drinkado. Ili tuj alvokis lin kaj diris:

  "Honora sinjoro, kial vi ne celebru vian viziton al la reĝo? Ĝuu la bonan vinon. Memoru, ke la unua persono drinkas senpage!"

  Sed la riĉulo daŭre rigardis la vinajn botelon kaj glason. Li diris: "Mi ne fidas vin. La botelo kaj glaso de la vino estas precize samaj kiel matene. Se ĝi estus tiel bona kiel vi diris, vi jam almenaŭ gustumus iom ĝis nun. Fakte vi ne povis deteni vin de la eldrinkado. Mi ne estas malsaĝulo. Vi certe aldonis ian tokson en la alkoholaĵon."

  La riĉulo eliris, kaj drinkemuloj povis fari nenion alian ol reveni al siaj planado kaj komplotado.

    La moralinstruo estas: Tenu vin sobra kun komuna konsciencoĉiutaga saĝo.