53. Bando de Drinkemuloj: Malsamoj inter versioj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '  53. Bando de Drinkemuloj   [Sobreco]   Iam kiam Brahmadato estis reĝo, la Iluminiĝinto renaskiĝis en riĉan familion. Li fariĝis la plej riĉa homo en Benareso. ...')
 
(3 intermediate revisions by the same user not shown)
Linio 3: Linio 3:
 
  [Sobreco]
 
  [Sobreco]
  
  Iam kiam Brahmadato estis reĝo, la Iluminiĝinto renaskiĝis en riĉan familion. Li fariĝis la plej riĉa homo en Benareso.
+
  Iam kiam Brahmadato estis reĝo, la Iluminiĝinto renaskiĝis en riĉa familio. Li fariĝis la plej riĉa homo en Benareso.
  
  Harzarde estis bando da drinkemuloj vagantaj sur stratoj. Ĉio, kion ili ĉiam pensas, estis trovi metodon por akiri alkoholaĵon kaj la tokson, sen kiuj ili ne povas vivi laŭ sia opinio.
+
  Harzarde estis bando da drinkemuloj vagantaj sur stratoj. Ĉio, kion ili ĉiam pripensis, estis trovi metodon por akiri alkoholaĵon kaj drogon, sen kiuj ili ne povis vivi laŭ sia opinio.
  
  Iutage, kiam ili elspezis ĉiujn monerojn kiel kutime, ili elpensis planon por rabi la plej grandan riĉulon en Benareso. Sed ili ne sciis, ke li estas renaskiĝinta Bodhisatvo, do li ne estis tiel facile trompiĝebla.
+
  Iutage, kiam ili elspezis ĉiujn monerojn kiel kutime, ili elkovis planon por prirabi la plej grandan riĉulon en Benareso. Sed ili ne sciis, ke li estas renaskiĝinta Bodisatvo, kaj li ne estis tiel facile trompebla.
  
  Ili decidis fari "narkotan vinon", kiu estas vino kun dormiga tokso sekrete aldonita. Ilia plano estis inviti la riĉulon trinki la narkotaĵon. Kiam li endormiĝos profunde, ili forŝtelos ĉiujn liajn monon, juvelojn kaj eĉ la valorajn vestaĵojn vestitajn de li. Do ili starigis portempan vintrinkejon ĉe apud la vojo. Ili metis la restan vinon en botelon, kaj miksis kelkajn fortajn dormpilolojn.
+
  Ili decidis fari "dormigan alkoholaĵon", en kiu estis sekrete miksita dormiga medikamento. Ilia plano estis inviti la riĉulon trinki la alkoholaĵon. Kiam li endormiĝos profunde, ili forŝtelos ĉiujn liajn monon, juvelojn kaj eĉ la valorajn vestaĵojn surportatajn de li. Do ili starigis portempan drinkejon apud la vojo. Ili metis sian laste restantan alkoholaĵon en botelon, kaj miksis en ĝin kelkajn fortajn dormig-pilolojn.
  
  Poste, la riĉulo iris sur la vojo al iu loko. Unu el la drinkemuloj vokis lin: "Honora sinjoro, kial vi ne komencu vian tagan rajton, kaj iom trinku kun ni? La unua kliento drinkas senpage!" Poste, li elverŝis la falsan vinon.
+
  Poste, la riĉulo iris sur la vojo al la palaco. Unu el la drinkemuloj vokis lin: "Honora sinjoro, kial vi ne ekĝuu vian tagan rajton kaj iom drinku kun ni? La unua kliento drinkas senpage!" Dirinte, li elverŝis la falsan likvoron.
  
  La Iluminiĝinto neniam volis trinki alkoholaĵon, sed li estis scivola, kial tiuj drinkemuloj tiel malavaras kontraŭ je sia favorata drogo ĉar tio estas kontraŭ ilia kutimo.
+
  La Iluminiĝinto neniam prenis alkoholaĵon, sed li estis scivola, kial tiuj drinkemuloj tiel malavaras je sia favorata alkoholaĵo. Tio tute ne similas al ilia kutima konduto.
  
  Li konsciis, ke tio eble estas ia trompo. Do li decidis doni al ili lecionon. Li diris: "Estas kulpo aperi antaŭ la reĝo ebrie, eĉ kun iomete da vingusto en mia spiro. Bonvolu afable atendi min ĉi tie. Mi venos al vi kiam mi revenos el la palaco."
+
  Li ekkonsciis, ke tio eble estas ia trompo. Do li decidis doni al ili lecionon. Li diris: "Estas kulpo aperi antaŭ la reĝo ebrie, kaj eĉ kun iomete da fiodoro en mia spiro. Bonvolu afable atendi min ĉi tie. Mi venos al vi kiam mi revenos el la palaco."
  
  La drinkemuloj senesperiĝis. Ili ne povis drinki tiel frue kiel ili deziris. Sed ili decidis atendi pacience.
 
  Malfrue en tiu tago la riĉulo revenis al la ĉevoja trinkejo. La drinkemuloj preskaŭ malesperiĝis pri la drinkado. Ili tuj alvokis lin kaj diris,
+
  Malfrue en tiu tago la riĉulo revenis al la ĉevoja drinkejo. La drinkemuloj jam deziregis ekdrinki. Ili tuj alvokis lin kaj diris:
  
  "Honora sinjoro, kial vi ne celebru vian viziton al la reĝo? Drinku bonan vinon. Memoru, ke la unua persono drinkas senpage!"
+
  "Honora sinjoro, kial vi ne celebru vian viziton al la reĝo? Ĝuu la bonan likvoron. La unua venanto drinkos senpage, sciu!"
  
  Sed la riĉulo daŭre rigardis la vinajn botelon kaj glason. Li diris: "Mi ne fidas vin. La botelo kaj la glaso de la vino estas precize samaj kiel matene. Se ĝi estus tiel bona kiel vi diris, vi jam almenaŭ gustumus iom ĝis nun. Fakte vi ne povis deteni vin de la eldrinkado. Mi ne estas malsaĝulo. Vi certe aldonis ian tokson en la alkoholaĵon."
+
  Sed la riĉulo daŭre rigardis la vinajn botelon kaj glason. Li diris: "Mi ne fidas vin. La botelo kaj glaso de la vino estas precize samaj kiel matene. Se ĝi estus tiel bona kiel vi diris, vi jam almenaŭ gustumus iom. Fakte vi ne povus deteni vin de eldrinko. Mi ne estas malsaĝulo. Vi certe aldonis ion dubindan en la alkoholaĵon."
  
  La riĉulo eliris, kaj drinkemuloj denove planadis kaj komplotadis.
+
  La riĉulo eliris, kaj drinkemuloj povis fari nenion alian ol ellabori novan komploton.
  
    La moralinstruo estas: Tenu vin sobra kun komuna konsciencoĉiutaga saĝo.
+
  La moralinstruo estas: Tenu vin sobra kaj gardu vian klaran konon.

Nuna versio ekde 04:29, 12 Jun. 2012

  53. Bando de Drinkemuloj