51. Komuna servistino

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  51. Komuna servistino

  Kvin viroj kune aĉetis servistinon. Unu el ili ordonis ŝin: "Lavu miajn vestaĵojn." Ankaŭ alia same ordonis al ŝi. La servistino respondis, ke ŝi unue lavos por la unua. La dua viro koleris kaj kulpigis ŝin: "Mi aĉetis vin kune kun la aliaj. Kial vi lavos por li unue?" Li skuĝis la servistinon dekfoje kaj ankaŭ ĉiu el la aliaj same skurĝis ŝin.

  Ili similas al la kvin kuniĝoj de ekzisteco, senso, percepto, menso kaj konscio. Vivestaĵoj havas la korpon pro la kaŭzo kaj kondiĉo de siaj avidoj, sed la kvin kuniĝoj turmentas ilin per naskiĝo, maljuniĝo, malsaniĝo, morto kaj sennombraj afliktiĝoj.