50. Kuraci la ĝibon

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

  50. Kuraci ĝibon

  Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj petis kuraciston resanigi lin. La kuracisto ŝmiris buteron sur korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj perforte premis per forto, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstaris pro tio.

  Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigado kaj komercado de vivestaĵoj por akiri feliĉon kaj profiton. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito poste, tamen tio ne povas kompensi ilian damaĝon. Ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn post la morto.