50. Kuraci la ĝibon: Malsamoj inter versioj
El Vikio BRE
Miaohui (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '50. Kuraci la ĝibon Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj petis kuraciston resanigi lin. La kuracisto ŝmiris buteron sur korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj...') |
(Neniu diferenco)
|
Kiel registrite je 09:21, 17 Apr. 2014
50. Kuraci la ĝibon
Iam antaŭe, iu suferis de ĝibo kaj petis kuraciston resanigi lin. La kuracisto ŝmiris buteron sur korpon de la ĝibulo, lin tenis inter du tabuloj kaj perforte premis, sed tute ne atendis, ke la okuloj de la ĝibulo tuj elstariĝis de tio.
Malsaĝuloj en la mondo ankaŭ tiel kondutas. Ili faras diversajn malbonojn per mortigo kaj komerco de la vivestaĵoj por feliĉo kaj profito. Kvankam ili sukcese prilaboris iom da profito, tamen tio ne povas kompensi la damaĝon. Ili renaskiĝos en la infero kaj elstarigos siajn okulojn post la morto.