49. Perdo pro la Steloj

El Vikio BRE
Redakto de 16:28, 2 Jun. 2012 de Miaohui (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

  49. Perdo pro la Steloj

  [Astrologio]

  Iam riĉa familio vivis en Benareso de norda Hindio. Ili aranĝis, ke ilia filo edziĝu al bona honesta fraŭlino en proksima vilaĝo. Ankaŭ Lla fraŭlino estis anka tre ĉarma, do ili certis, ke ili ne povos trovi pli bonan edzinon por sia filo.

  La familio de la fraŭlo decidis la daton por la geedziĝo. La familio de la fraŭlino konsentis bonvenigi ilin en la vilaĝo je la geedziĝa tago.

  Tiam la riĉa familio havis ankaŭ pastron speciale lerta pri astrologio. Li koleriĝis kiam li trovis, ke ili elektis la geedziĝan daton sen dungi lin fari horoskopon. Li decidis sin venĝi kontraŭ ili.

  Kiam venis la geedziĝa tago, la astrologia pastro en la plej bonaj vestaĵoj kunvenigis la familianojn. Li riverencis al ĉiuj el ili, kaj serioze pririgardis sian diagramon de stelaro. Li diris al ili, ke ĉi tiu stelo estas tro proksima al la horizontalo, tiu planedo estas en la mezo de la malfortuna konstelacio kaj la luno estas en danĝera regiono por la geedziĝo. Li diris, ke fatalaĵon kaŭzos ilia geedziĝo en la plej malfortuna dato tiujare sen lia konsilo.

  La timigita familio restis hejme en Benareso, forgesante ĉiujn bonajn kvalitojn de la dezirata novedzino.

  Samtempe la fraŭlina familio jam aranĝis ĉion por geedziĝa ceremonio en la vilaĝo. Kiam venis la difinita tempo, ili atendis kaj atendegis la novedzon kaj lian familion. Fine ili konsciis, ke ili ne venos. Ili pensis: "La urbanoj elektis la daton kaj tempon, tamen nun neniu sin montris. Kia humiligo tio estas! Kial ni atendos ilin plue? Edzinigu nian filinon al vilaĝano honora kaj diligenta." Do ili rapide aranĝis novan geedziĝon kaj celebris la feston.

  La astrologia pastro diris en la sekva tago, ke la steloj, planedoj kaj luno subite estas en perfekta pozicio por la geedziĝo! Do la familio en Benareso iris al la vilaĝo kaj petis okazigi la geedziĝan ceremonion. Sed la vilaĝanoj diris: "Vi elektis la daton kaj tempon, sed humiligis nin per malĉeesto!"

  La urbanoj respondis: "Nia familia pastro diris al ni, ke la steloj, planedoj kaj luno estis en teruraj pozicioj hieraŭ, kaj pro tio la dato estis tre malfortuna por la geedziĝo. Sed li certigis nin, ke hodiaŭ estas la plej fortuna tago. Do bonvolu tuj sendi la novedzinon al ni!"

  La vilaĝa familio diris: "Vi havas nenian honoron. Vi opiniis, ke elekti daton pli gravas ol elekti edzinon. Vi estas malfruiĝis! Nia filino jam edziniĝis al aliulo." Do okazis kvereladon inter ambaŭ familioj.

  Saĝulo preterpasis ilin. Vidinte la kvereladon, li volis repacigi ilin.

  La urbanoj sciigis lin, ke ili respektis la rimarkigon de sia astrologia pastro, kaj ili ne venis preni la novedzinon nur pro la malfortunaj pozicioj de la steloj, planedoj kaj luno.

  La saĝulo diris: "La bona fortuno venus de la novedzino, sed tute ne de la steloj. Vi malsaĝuloj sekvis la stelojn sed perdis la novedzinon. Sen via malsaĝo, la malproksimaj steloj povas fari nenion!"

  La moralinstruo estas: La fortuno venas de homaj kondutoj anstataŭ la de steloj.