49. Diskutado pri la Trovitaj Haroj

El Vikio BRE
Iri al: navigado, serĉi

49. Diskutado pri la Trovitaj Haroj

  Iam antaŭe, du knaboj sin amuzis en la rivero, kaj trovis tufon da haroj sur la fundo.

  Unu diris: "Jen fea barbo."

  La alia diris: "Ne. Tio estas haroj de bruna urso."

  Tiam ĉe la rivero loĝis feo. La infanoj disputadis senĉese, kaj finfine decidis viziti lin por peti lian instruon. La feo senprokraste elprenis milion kaj sezamon, metis ilin en la buŝon kaj maĉis. Poste li elkraĉis paston en la manon kaj diris al la infanoj: "Tio, kio estas en mia mano, similas al pava fekaĵo."

  La feo ne respondis laŭ la demando, kaj ĉiuj homoj sciis pri tio.

  La ordinaraj homoj ankaŭ kondutas same. Kiam ili faras predikadon, ili babilas sensence anstataŭ pri la ĝusta temo, simile al la feo, kies respondo ne konformas al la demando, kaj li estis mokitaj de ĉiuj homoj. Sensenĉa babilado ankaŭ kaŭzas tian rezulton.